Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri florplantoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon penseo.

Penseo estas specio de violo, pri kiu el la kvin petaloj nur unu malsuprendirektas, kontraŭe al aliaj violoj, pri kiuj tri petaloj malsuprendirektas.

Ĝardena violo (Viola x wittrockiana).
Trikolora violo (V. tricolor var. tricolor).

La termino penseo estas aparte uzata pri la sekvaj:

  • trikolora penseo, kiu estas specio de violo (Viola tricolor) el Eŭropo kaj Azio, kultivata por ornamo kaj medicino;
  • ĝardena penseo, kiu estas hibrido (Viola × wittrockiana, subspecio hortensis de la specio V. tricolor) derivita de la trikolora penseo kaj kultivata por siaj ornamaj floroj grandaj (pro tio ĝia sinonimo estas "violego").

Etimologio redakti

La nomo "penseo" devenas de la franca vorto pensée (esperante penso). El la sama franca vorto estas la termino pansy (prononco: 'penzi) en la angla lingvo, ĝi estis importita el la Meza angla lingvo kiel nomo Viol en la meze de la 15a jarcento, ĉar la floro estis konsiderata kiel simbolo de rememoro. La esprimo "amo en senfareco" celis implici la bildon de amanto, kiu havas malmultan aŭ nenian alian dungadon ol pensi pri sia amato[1]. Estas kial en florlingvo la moto de tia floro estas: "Pensu pri mi, kiel mi pensas pri vi".

Referencoj redakti

  1. McGlashan, James. The Dublin University Magazine: A Literary and Political Journal. Vol. 42. de julio al decembro 1853: 286.