Pensio

Pensio estas monsumo regule pagata sen postulo de rekompenco. Ekzistas pensioj pro aĝo kaj pro invalideco; krome postvivantoj povas ricevi vidvanorfan pension.

Oni distingas inter pensioj el la ŝtata sociala sistemo, entreprenaj pensioj kaj privataj pensioj. Entreprenaj kaj privataj pensioj ofte estas pagataj de asekuraj kompanioj (entreprena pensia asekuro, privata pensia asekuro).

Socia graveco redakti

En evoluintaj landoj pensioj estas garantiitaj al ĉiuj civitanoj, do ĉiaj ŝanĝoj en la pensia sistemo estigas gravajn diskutojn kaj foje amasajn protestojn. Intenco de la franca registaro okazigi pensian reformon kaŭzis tutlandan strikon kaj amasajn protestojn en decembro 2019.