Pensionato estas iama altklasa edukejo por junaj knabinoj, multe pli malofte por junaj knaboj, simila al nunaj internulejoj.

Historio redakti

La termino devenas de la mono ("pensio") kiun la gepatroj devis pagi por loĝigo, nutrado kaj eduko de la infano por la privata, do ne-ŝtata institucio. Pro tiu mono kaj la malfacileco de gepatre nedezirataj kontaktoj de la infanoj al aliseksaj samaĝuloj pensionatoj nur atingeblis por relative riĉaj familioj. La institucioj tial aparte en la burĝa eŭropa socio de la 19-a jarcento estis forĝejoj de elita memkompreno de "knabinoj de bonaj familioj", kiuj fieris pri la alta socia statuso de siaj familioj kaj penis resti ekskluzive inter anoj de same alta socia statuso.