Pensoj pri la Revolucio en Francio

Pensoj pri la Revolucio en Francio (angle Reflections on the Revolution in France) estas verko de la irlanda-brita verkisto kaj politikisto Edmund Burke. Ĝi estis publikigita por la unua fojo la 1-an de novembro 1790, kiam la franca reĝo Ludoviko la 16a ankoraŭ sidis sur sia trono, oficiale la monarkio ankoraŭ ne estis aboliciita kaj la granda terora reĝimo de Jakobinismo ankoraŭ ne komenciĝis. La aŭtoro klopodas kritiki la francan revolucion de 1789.

Reflections on the Revolution in France
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Edmund Burke
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato novembro 1790
Ĝenro eseo
vdr

Burke antaŭvidis, ke la Franca Revolucio disvolviĝos en la direkto de terorismo kaj nova speco de diktaturo, kaj ke la leviĝo de nova diktatoro aŭ imperiestro estas neevitebla rezulto de la disvolviĝintaj politik-sociaj aferoj. Li fakte precize antaŭdiris tion, kio okazos - la pliiĝo de la terorisma reĝado de jakobinismo kaj Robespierre kaj tuj post tio, la supreniro al potenco de Napoleono Bonaparte kiel diktatoro.

La libro de Burke estis ricevita kun granda simpatio de kontraŭuloj de la revolucio, la reakciuloj kiuj volis restarigi la monarkion, fronte al reagoj de konsiderinda malestimo inter la liberalaj subtenantoj de la revolucio. Thomas Paine, kiu estis unu el liaj ĉefaj kontraŭuloj, verkis la libreton "Homaj Rajtoj" en 1791 responde al la eseo de Burke .

Tra la jaroj, tiu verko havis konsiderindan influon sur britaj konservativoj kaj liberaloj. Ĝi fariĝis influa libro kaj grava historia eseo pro ĝia kontribuo al la kompreno de konservativa ideologio, kaj estas konsiderata unu el la intelektaj dokumentoj, kiuj flue kaj racie prezentas konservativan opinion. La argumentoj uzitaj de Burke estis poste reuzitaj por kontraŭi komunismonsocialismon.