En antikveco, PeonioPaeonia (greke Παιονία) estis la lando kaj regno de Peonianoj (greke Παίονες).

Peonio
historia regiono
Geografio
Ĉefurbo:
Amydon
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La triboj de Peonio.
La Peonianoj proksimaj al la Odrisia Regno.
Peonianoj kaj la Regno de Macedonio.

En Iliado Peonianoj ŝajne estis aliancanoj de Trojanoj. Dum la Persa invado de Grekio la konkeritaj Peonianoj tiom for kiom ĝis la Lago Prasias, inklude la Peoplojn kaj la Siropajones, estis elterigitaj el Peonio al Azio.[1] En 355-354 a.K., Filipo la 2-a havis avantaĝon pro la morto de la Reĝo Agi de Peonio kaj kampanjis kontraŭ ili por konkeri ilin. Tiele la suda parto de antikva Peonio estis aligita de la antikva regno Macedonio kaj estis nomita Macedonia Peonio; tiu sekcio inkludis la urbojn Astraion (poste Strumica) Stenae (ĉe la nuntempa Demir Kapija), Antigonia (ĉe nuntempa Negotino) ktp. La prezicaj originaj limoj de Peonio, kiel la frua historio de ties loĝantoj, estas malhelaj, sed oni scias ke ĝi situis tuj norde de la antikva Macedonio (kiu korespondis pli malpli kun la nuntempa greka regiono Macedonio), kaj kun la sudoriento de Dardanio (kiu estis simila al la nuntempa Kosovo); en la oriento estis la Trakaj montoj, kaj en okcidento, la Iliroj.[2] Ĝi estis separata el Dardanio per la montoj tra kiuj pasas la rivero Vardar el la tero de Skupi (nuntempa Skopjo) al la valo de Bilazora (nuntempa Veles).

Peonio pli malpli korespondas al la nuntempa Nord-Makedonio kaj al mallarĝa strio de norda Greka Macedonio, ĉe la limoj kun la Respubliko Makedonio, kaj malgranda parto de sudokcidenta Bulgario.[3][4][5][6]

Referencoj redakti

  1. The Persian Empire: A Corpus of Sources from the Achaemenid Period https://books.google.com/books?id=bb7eH1LHRcAC&pg=PA205&dq=paeonians+moved+to+asia&hl=bg&sa=X&ved=0ahUKEwibsJTipf_MAhUJ1hQKHUl3B5wQ6AEIIjAB#v=onepage&q=paeonians%20moved%20to%20asia&f=false
  2. Strabono, "Geografio", 7, Frg.4, 9.5.1
  3. Roisman, Joseph. (2010) A Companion to Ancient Macedonia. John Wiley and Sons. ISBN 1-4051-7936-8.
  4. Paeonia. Encyclopædia Britannica online.
  5. Reames, Jeanne. (2008) Macedonian Legacies. Regina Books. ISBN 1930053568. “Paeonia, roughly where the F.Y.R.O.M. is today.”.
  6. Ovid. (2005) The Poems of Exile. University of California Press, 2005. “Ovid was lax in his geography, not least over Paeonia (in fact roughly coextensive with the present F.Y.R.O.M.).”.

Bibliografio redakti

  • Howe, Timothy; Reames, Jeanne (2008). Macedonian Legacies: Studies in Ancient Macedonian History and Culture in Honor of Eugene N. Borza. Regina Books. ISBN 978-1-930-05356-4.
  • Pausanias, Description of Greece. W. H. S. Jones (translator). Loeb Classical Library. Cambridge, MA: Harvard University Press; London, William Heinemann Ltd. (1918). Vol. 1. Books I–II: ISBN 0-674-99104-4.
  • Smith, William, A dictionary of Greek and Roman biography and mythology. London. Online at Perseus