Peppa Pig

brita porinfana televida serio

Peppa Pig estas fikcia antropomorfa juna porkino kaj la ĉefrolulo de samnoma brita televida serio por infanoj en infanĝardena aĝo. La serio estas tre populara kaj estas dissendata en 180 landoj[1].

Peppa Pig
Peppa Pig en kostumrolado, dum apero en Britio
Peppa Pig en kostumrolado, dum apero en Britio
animacia televida serio
Originala titolo Peppa Pig
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro porinfana televida serio, comedy television series
Muziko de Julian Nott
Amplekso
Sezonoj 10
Epizodoj 394
Daŭro sen reklamoj 5
Elsendo
Bilda formato 16:9
Unua elsendo 31 maj. 2004
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

En la serio rolas la familio de Peppa Pig kaj iliaj amikoj:

  • Peppa Pig, 4-jara filino en la familio Pig (= angle "Porko"),
  • George Pig, ŝia 2-jara frateto,
  • paĉjo Porko kaj panjo Porko, ŝiaj gepatroj,
  • aliaj antropomorfaj bestoj, kies familia nomo kutime estas ilia bestospecio.

La serio estas desegnita per simpla, klara stilo kun fortaj koloroj kaj dikaj linioj. La epizodoj longas pli malpli 5 minutojn kaj rakontas pri ĉiutagaj infanaj aktivecoj.

Amuzparko redakti

En Britio ekzistas amuzparko Peppa Pig World Theme Park, en New Forest, Hampshire, ekde 2011.

Referencoj redakti