Peraera malvarmigo

La peraera malvarmigo estas simpla malvarmiga sistemo, plej ofte per ventolilo por malvarmigi elektronikaĵojn, eksplodmotorojn kaj klimatizilojn.

La peraera malvarmigo uzas la rapidan aerocirkuladon, veturventon. La malvarmigenda objekto ofte staras libere aŭ estas en kanalo preterfluigita. Ĝi estas ofte ekipita per malvarmigaj ripoj aŭ aliaj varmotransdonaj ekipaĵoj, kiuj certigas pli grandan surfacon por la peraera malvarmigo.

Peraeran malvarmigon havas la aŭtomobiloj kiel Porsche 911, VW-skarabo kaj Citroën 2CV, ŝarĝaŭto de Magirus-Deutz. La motorcikloj havas ofte tiun malvarmigan sistemon (ekz. multaj modeloj de Harley-Davidson, Buell, Ducati, Moto GuzziBMW), sed tiun havas ankaŭ la helicaj aviadiloj.

La peraera malvarmigo aperis en la komputiloj kun procesoroj ekde la klaso Intel 486/66, ĉar tiuj produktis grandan kvanton da varmo.

vidu ankaŭ redakti