Por samtitola artikolo vidu la paĝon Perdito.

Perdito estas interna satelito de Urano.

Perdito
Natura satelito  de Urano (XXV)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
Foto de Hubble montranta S/1986 U 10 apud Kresido, Porcio kaj Belindo
Foto de Hubble montranta S/1986 U 10 apud Kresido, Porcio kaj Belindo
Foto de Hubble montranta S/1986 U 10 apud Kresido, Porcio kaj Belindo
natura satelito de Uranoregula satelito
Oficiala nomo Urano XXV[1]
Aliaj nomoj S/1986 U 10
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Perdita vd
Malkovro
Malkovrinto Erich Karkoschka[1]
Dato de malkovro 18-a de majo 1999[1]
(unua bildo: 18-a de januaro 1986)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 76 420 km[2]
Discentreco 0,0012[2]
Klinangulo ~ 0°[2] sur la urana ekvatoro
Periodo 0,638 tago[2]
Fizikaj ecoj
Diametro 30 km [2] averaĝe
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,8 × 1016 kg
1,3 × 103 kg/m3 hipoteze
~ 0,0047 m/s2
~ 11 m/s
Rotacia periodo Verŝajne kaptita
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 64 K
Albedo
Geometria albedo
0,07
0,07 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 24
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis unuafoje fotita la 18-an de januaro 1986 per la kosmosondilo Voyager 2 sed malkovrita sur kliŝaĵoj nur la 18-a de majo 1999 far de Erich Karkoschka[3]. Ĝi tiam ricevis la maldaŭran nomon S/1986 U 10 ĉar ĝi estis la deka satelito de Urano fotita en 1986.

Sed oni ne sukcesis revidi tiun objekton, kies orbito restis malpreciza. En 2001, IAU rezignis rigardi ĝin kiel ebla luno[4]; ĝis 25-a de aŭgusto 2003 kiam, sur fotoj faritaj per la kosmoteleskopo Hubble[5] oni retrovis ĝin.

Nomo redakti

Al tiu perdita, post retrovita luno oni donis la nomon Perdito (angle, Perdita), tiu de la filino de Leonto kaj Hermiono en teatraĵo "La Vintra Fabelo" de William Shakespeare, kies verkaro estas unu el la fontoj de nomoj por la uranaj lunoj.

Ecoj redakti

Ĝiaj koloraj ecoj[6] kaj ĝiaj orbitaj parametroj proksimigas Julieton de ok aliaj lunoj, kiujn oni grupigas en la porcia grupo.

Ĝia orbito estas en orbita resonanco kun tiuj de Belindo kaj Rozalindo.

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti