Periam
vilaĝo en Rumanio
Periam (hungare:Perjámos, germane: Perjamosch) estas komunumo en Rumanio oriente de Sânnicolau Mare. Administre apartenas al ĝi Pesac, Sânpetrul Nou.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 5 348 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj), en 1992 4 589 (rumanoj, 3% hungaroj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1333 kiel ekleziejo. En la dua parto de la 16-a jarcento ĝi jam estis senhoma pro la turkoj. La germanoj estis koloniigitaj tien inter 1724 kaj 1765. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Perjámos, kies distriktejo estis.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- Emil Brázay (16-a de marto 1888 - Bulci, 12-a de aŭgusto 1968), ĵurnalisto, verkisto, tradukisto.
- György Endresz (6-a de januaro 1893- Littoria, 21-a de majo 1932): aviadisto.
- Károly Erdélyi instruisto, filologo.
- Victor Gaga (*13-a de februaro 1930): skulptisto.
- Ernő Schannen (27-a de oktobro 1853 – Budapest, 22-a de aprilo 1916): arkitekto.
Eksteraj ligiloj redakti
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-09-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2009-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002