Periclimenes imperator

Periclimenes imperator, konata per la ne-faka nomo "imperiestra salikoko" (aŭ ekvivalente en aliaj lingvoj, ekzemple angle emperor shrimpfrance crevette impériale), estas specio de salikoko kun ampleksa distribuo tra la Hinda kaj Pacifika Oceanoj. Ĝi vivas kunmanĝante sur pluraj specoj de gastigantoj, inkluzive la nudbrankulo Hexabranchus. A. J. Bruce unue priskribis ĝin en 1967 laŭ ok specimenoj de inter 4 ĝis 7,6 milimetroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Imperiestra salikoko
imperiestra salikoko sur markukumo
imperiestra salikoko sur markukumo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Krustacoj Crustacea
Klaso: Malakostrakoj Malacostraca
Ordo: Dekpieduloj Decapoda
Subordo: Pleocyemata
Familio: Palaemonidae
Genro: Periclimenes
Periclimenes imperator
Bruce, 1967
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La "imperiestra salikoko" vivas en akvo ĝis 45 metrojn sub la marsurfaco, kaj povas kreski ĝis longo de 1,9 centimetroj.