Periferie enmetita centra katetero

Periferie enmetita centra katetero (angle: Peripherally inserted central catheter PICCPICC line) estas formo de envejna aliro kiu povas esti uzata por daŭra tempa periodo (ekz por longaj kemiterapiaj reĝimoj, pluigita antibiotika terapio, aŭ tuta neentera nutrado). Unue priskribita en 1975, [1] ĝi estas alternativo al centraj vejnaj kateteroj tiel kiel subklaviklaj linioj, internaj jugularaj linioj, aŭ femuraj linioj, kiuj havas pli altan pokvantoj de infektado – lokadoj de subklavikaj kaj jugularaj linioj eble rezultas en pneŭmotorako (aero en la pleŭra spaco ĉirkaŭ la pulmo), dum PICC linioj ne havas tian aferon pro la metodo de lokado.

Radiografaĵo montranta pinton de PICCa linio en la supera kava vejno.
Tipa PICCa linio: Notu la manan pinĉkranon superen.

Enmetado redakti

 
Ilustraĵo de plene enmetita PICC

PICC estas enmetita en periferia vejno en la brako, tiel kiel la cefalea vejno, basilica† vejno aŭ braka vejno, kaj tiam estas antaŭenigita proksime al la koro tra pliiĝe pli grandaj vejnoj, ĝis la pinto restas en la fora supera kava vejnokavoaorta kuniĝo.

PICC-oj estas kutime enmetitaj de kuracistoj, kuracistaj asistantoj (en Usono), radiologaj asistantoj (en Usono), flegistaj praktikantoj aŭ speciale trejnitaj atestitaj registritaj flegistoj kaj radiologiaj teknologoj uzantaj ultrasonon, brustajn radiografaĵojn, kaj fluoreskadon por helpi kun siaj enmetadon kaj por konfirmi lokadon. PICC enmetado estas sterila proceduro, sed ne postulas uzadon de operacia ĉambro. Kiam enmetita lit-flanke (tio estas, en la ĉambro de la paciento), konvena sterila kampo devas esti establita kaj tenita tra la proceduro. Ĉi tial, vizitantoj estas kutime petitaj foriri de la ĉambro ĝis enmetado finiĝas, kaj ia formo de haŭta preparo devus esti uzita por prepari la haŭton de la paciento.

La enmetebla parto de la PICCo varias de 25 ĝis 60 cm laŭlonge, kiu estas taŭga por atingi la deziritan lokon por plejmultaj pacientoj. Iuj linioj estas konstrukciitaj por esti mallongigitaj al la dezirita longo antaŭ enmetado; aliaj estas simple enmetitaj al la postulita profundo kaj la troaĵo restas ekstere. Kiel liverataj, plejmultaj linioj havas draton interne. Tiu ĉi draton estas provizata por ridigi linion, kiu alie estas tre fleksebla, tiel ke ĝi povas esti tredita tra la vejnoj. La drato estas eligita kaj forĵetita post enmetado.

La PICCo ankaŭ estas provizata kun flankaj "flugiloj" havantaj truojn ambaŭflanke por aŭ suturoj aŭ adhera firmigilo. Firmigado de la katetero malebligas post-enmetan movadon de la linio, kiel tiu povus lokigi la pinton en malsekura lokon.

Uzado redakti

PICCoj povas resti "en situo" dum etenditaj periodoj da tempo, de sep tago ĝis 12 monatoj,[2] kvankam malmulton da informo haveblas rilate al vivivaj tempoj. Ili estas uzataj en kaj hospitalaj kaj komunumaj situoj.

PICCoj povas esti uzataj por envejna liverado de tuta neentera nutrado (angle TPN), kemioterapio, antibiotikoj kaj aliaj medikamentoj; kaj povas esti uzataj por sanga specimenado. Por subteni malferiĝon, PICC-a mastrumado devus inkludi regulan akvumadon kun norma salakvo kaj "ŝlosado". La tipo de ŝlosiga proceduro dependas de la speco de PICCo. Aliaj komplikaĵoj eble inkludas katetera okluziado, flebito. hemoragio. trombozo, infekto. La speco de okluziado (kaŭzita de medikamenta precipitado aŭ trombozo) eble determinas la drogon kiu estas uzata por provi malobstrukcii la linion. Por malpliigi la riskon de infektado, aparte infektado de la sanga fluo, tiuj engaĝiĝita en traktado de la PICCo devas adheri al strikta proceduro por rego de infekto.[3]

Sanga premo ne estu prenita de brako kun PICC-o.[4] kiu estas problemo se estas kialo por ne preni la premon de la alia brakon, tiel kiel dializa ŝunto (flankigilo), manko, muldaĵo, infektado, forigo de limfonodoj, k.t.p. Legaĵoj de sanga premo de kruro ne kompareblas al brakoj. [5]

Iuj tipoj de PICCoj estis antaŭnelonge aprobitaj de la FDA por uzo kun potencizita injektado. Tiuj ĉi tipoj, ofte rilatitaj kiel potenc-injekteblaj PICCoj, estas konstrukciitaj por kontraŭstari la altajn premojn asociiĝitajn kun radiokontrastaj studadoj.

PICCoj povas ankaŭ esti uzata por mezuri centran vejnan premon, kiu estas malpreciza taksadon de la premoj en la dekstra atrio de la koro kaj povas doni valorajn informojn pri la fluida statuso de la paciento.

Forigo redakti

En plejmultaj kazo. Forigo de PICCo estas simpla proceduro. Ĝenerale, la katetera linio povas esti sekure kaj rapide forigita de trejnita flegisto, eĉ en la hejmo de la paciento dum kelkaj minutoj. Post forigo, la enmeta loko estas normale bandaĝita kun sterila gazo kaj tenita malseka dum malmultaj tagoj, dum kiu la vundo povas fermiĝi kaj komenci resaniĝi. Kutime, pli malgranda adhera bandaĝo povas esti lokita super la vundloko post forigo de la gazo, se la vundo malrapide resaniĝas.

Vidu Ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Hoshal VL (May 1975). “Total intravenous nutrition with peripherally inserted silicone elastomer central venous catheters”, Arch Surg 110 (5), p. 644–6. 
  2. Benefits of PICC Lines. Arkivita el la originalo je 2014-07-18. Alirita 2014-08-05.
  3. Guidelines for the Prenention of Intravascular Catheter-Related Infections, Centre for Disease Control 2011; Infusion Nurses Standards, 2010).Centre for Disease Control
  4. U Wisconsin, Preparing and Caring, alirita je julio 24, 2013
  5. Measuring Blood Pressure in Legs, de Erica Brownfield, MD, alirita je julio 24, 2013

Plua Legado redakti

Bender, C.M., Rosenzweig, M. & Green, E. (2006) Cancer. In S. Goldsworthy & M.A. Barry. Medical-Surgical Nursing in Canada: Assessment and Management of Clinical Problems. (1a Kanada eldono). Mosby: Toronto. ISBN 0-7796-9969-6.

Eksternaj Ligoj redakti