Perifrazo estas vortfiguro kiu celas aludi vorton, objekton aŭ ideon sen rekte mencii ĝin, sed per specifa detalo aŭ eĉ pli komplika akudo. Kutime la perifraza esprimo devas esti pli longa kaj komplika ol la rekta mencio, pro to kontraŭdiras la leĝon pri lingva ekonomio, tamen celas nuanci aŭ reliefigi la aluditan ideon. Tio povas okazi ĉu en ĉiutaga parolado -"Tiu kiun vi bone scias" anstataŭ "Mia amato"-, ĉu en literatura verko, ekzemple "La reĝo de bestoj" anstataŭ "leono".

Speciala tipo de perifrazo estas eŭfemismo.