Perkabla stirado, en angla internacie Drive by wire, DbW by-wire, Steer-by-wire, Fly-by-wirex-by-wire estas teknologio en la aŭtomobila industrio estas la uzado de elektraj aŭ elektr-mekanikaj sistemoj por plenumi la vehiklajn funkciojn tradicie atingitaj per mekanikaj rimedoj. Tiu teknologio anstataŭas tradiciajn mekanikajn kontrolsistemojn pere de elektronikaj kontrolsistemoj kiuj uzas elektromekanikajn funkciilojn kaj hom-maŝinajn interfacojn kiaj pedaloj kaj stirsentaj ŝajnigiloj. Komponantoj kiaj la stirkolono, intermezaj ŝaftoj, pumpiloj, hosoj, zonoj, malvarmigiloj, servo-bremsoj kaj mastrocilindroj estas eliminataj el la vehiklo.

Ekzemploj de tia teknologio estas la elektronikaj akceliloj kaj la perkabla bremsado.