Perkolilo estas ilo por perkoli t.e. la tragutado de likvo tra pora substanco aŭ eta aperturo. Perkolado foje ankaŭ estas difinita kiel ekstraktado de likvo per filtrado. Perkolado okazas ekde la jaro 1600.

Perkolilo

Konata formo de perkolado estas la preparado de kafo en perkoladokruĉo en kiu la akvo gutetas tra aluminia ujo kun truetoj, en kiu troviĝas la muelita kafo. Tiu ujo havas longan tubon kiu alsuĉas la akvon de sube el la kruĉo. La tutaĵo, la kruĉo kun la ujo kaj tubo, nomiĝas (kafo)perkolilo.