Perlo de Zandvoort

ŝakpartio inter Max Euwe kaj Aleksandr Aleĥin en 1935
Mondĉampioneco 1935
a b c d e f g h
8 a8 b8 c8 d8 e8 f8 g8 h8 8
7 a7 b7 c7 d7 e7 f7 g7 h7 7
6 a6 b6 c6 d6 e6 f6 g6 h6 6
5 a5 b5 c5 d5 e5 f5 g5 h5 5
4 a4 b4 c4 d4 e4 f4 g4 h4 4
3 a3 b3 c3 d3 e3 f3 g3 h3 3
2 a2 b2 c2 d2 e2 f2 g2 h2 2
1 a1 b1 c1 d1 e1 f1 g1 h1 1
a b c d e f g h
movo 32

La Perlo de Zandvoort estas la kromnomo de la 26-a partio el la duelo inter Max Euwe kaj Aleksandro Aleĥin pro la mondĉampioneco de ŝakludo. La partio estis ludata je la 3-a de decembro 1935 kaj ĝenerale estas konsiderata kiel la plej bela partio el la duelo. Unika en tiu partio estas ke Euwe de la 47 movoj faris 19 per la sama ĉevalo. Pro la gajno en tiu partio Euwe havis avantaĝon de 14–12, kiu finfine estis decida: la duelo finiĝis post tridek partioj en 15,5–14,5. La partio okazis laŭ sekva skemo:

Partia sinsekvo redakti

Max Euwe – Alexander Aljeĥin, 26-a partio, Zandvoort, 3-an de decembro 1935

Malfermo: Nederlanda defendo

1.d4 e6 2.c4 f5 3.g3 Kb4+ 4.Kd2 Ke7 5.Kg2 Ĉf6 6.Ĉc3 0-0 7.Ĉf3 Ĉe4 8.0-0 b6 9.Dc2 Kb7 10.Ĉe5 Ĉxc3 11.Kxc3 Kxg2 12.Rxg2 Dc8 13.d5 d6 14.Ĉd3 e5 15.Rh1 c6 16.Db3 Rh8 17.f4 e4 18.Ĉb4 c5 19.Ĉc2 Ĉd7 20.Ĉe3 Kf6 21.Ĉxf5 Kxc3 22.Ĉxd6 Db8 23.Ĉxe4 Kf6 24.Ĉd2 g5 25.e4 gxf4 26.gxf4 Kd4 27.e5 De8 28.e6 Tg8 29.Ĉf3 Dg6 30.Tg1 Kxg1 31.Txg1 Df6 32.Ĉg5 (Vidu diagramon, tiu situacio estis bildigita sur la poŝtmarko kiu en 2001 eldoniĝis pro la centa naskiĝdatreveno de Euwe) 32...Tg7 33.exd7 Txd7 34.De3 Te7 35.Ĉe6 Tf8 36.De5 Dxe5 37.fxe5 Tf5 38.Te1 h6 39.Ĉd8 Tf2 40.e6 Td2 41.Ĉc6 Te8 42.e7 b5 43.Ĉd8 Rg7 44.Ĉb7 Kf6 45.Te6+ Rg5 46.Ĉd6 Txe7 47.Ĉe4+ 1–0.

Eksteraj ligiloj redakti