La Perlomilvo, Gampsonyx swainsonii, estas tre malgranda rabobirdo troviĝanta en habitatoj de malferma savano apudaj al deciduaj arbaroj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Gampsonyx. La scienca nomo omaĝas al la angla naturalisto William Swainson.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perlomilvo
Perlomilvo
Perlomilvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Gampsonyx
Specio: G. swainsonii
Gampsonyx swainsonii
(Vigors, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo kaj vivejo redakti

Tiu fajna milvo reproduktiĝas el Panamo, Kolombio kaj Venezuelo suden al Bolivio kaj norda Argentino, kun izola populacio de loĝantaj birdoj en Nikaragvo. Ĝi etendas sian teritorion kaj reproduktiĝis en Trinidado en 1970. Unuafoje konstatata en Kostariko meze de la 1990-aj jaroj, nune estas komuna laŭlonge de la deklivaro al Pacifiko ĝis 1000 m.

Aspekto redakti

La Perlomilvo estas 20.3–23 cm longa kaj pezas 80-95 g. Ĝi estas la plej malgranda rabobirdo de Ameriko kaj unu el la plej malgrandaj Akcipitredoj en la mondo. Plenkreskulo havas nigrajn kronon, bekon, suprajn partojn, flugilojn kaj voston, ruĝecbordan blankan kolumon, flavecajn frunton kaj vangojn, kaj ĉefe tre blankajn subajn partojn (kio nomigas la specion metafore al perlo), kaj flavajn krurojn. Nematuruloj estas similaj al plenkreskulo sed havas blankajn kaj helbrunajn pintojn en dorso kaj flugoplumoj, sablokoloran kolumon kaj iome da sablokoloro en la blankaj subaj partoj. Dumfluge tiu specio aspektas ĉefe nigra supre kaj blanka sube. La norda formo G. s. leonae diferencas el la nomiga subspecio G. s. swainsonii je tio ke ĝi havas ruĝecajn flankojn.

Kutimaro redakti

La alvoko estas alta muzikeca pip-pip-pip-pipkitti-kitti-kitti.

Reproduktado redakti

La nesto estas profunda taso el bastoneteroj konstruita alte en arbo. La ino demetas 2-4 brunmarkajn blankajn ovojn, kovotaj ĉefe de la ino dum 34–35 tagoj antaŭ eloviĝo, kaj pluos 5 semajnoj antaŭ elnestiĝo. Povas okazi du ovodemetadoj en unu sezono.

Manĝo redakti

Tiu neotropisa specio manĝas precipe lacertojn, precipe de la genro Anolis, sed ankaŭ manĝas malgrandajn birdojn kaj insektojn; ĝi kutime sidas sur malferma alta ripozejo el kiu ĝi gvatas predojn.

Referencoj redakti

  • IUCN2009.2, BirdLife International, 2009, 144318, Gampsonyx swainsonii, 11a Februaro 2010. Kriterioj kial tiu specio estas Malplej Zorgiga.
  • Birds of Venezuela de Hilty, ISBN 0-7136-6418-5
  • ffrench, Richard. (1991) A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2‑a eldono, Comstock Publishing. ISBN 0-8014-9792-2.
  • A guide to the birds of Costa Rica by Stiles and Skutch ISBN 0-8014-9600-4
  • The Birds of Costa Rica de Garriguez kaj Dean ISBN 978-0-8014-7373-9

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti