La Perona delfeno, Perona lisodelfolisodelfo perona (Lissodelphis peronii) estas malgranda svelta specio de mamulo kiu vivas en malvarmaj akvoj de la Suda Hemisfero. Tiu delfeno estas unu el la du specioj de lisodelfo; Lissodelphis borealis, la alia, nome norda lisodelfo aŭ Nigradorsa delfeno, troviĝas en profundaj oceanaj akvoj de la Norda Hemisfero.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Perona delfeno

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Lisodelfo, Lissodelphis
Specio: Lissodelphis peronii
Lacépède, 1804
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Franca desegno el 1847.

La Peronaj delfenoj estas la nuraj delfenoj sen dorsaj naĝiloj en la Suda Hemisfero. Ili estas pli malgrandaj ol la nordhemisferaj lisodelfoj kaj havas pli da blanko en siaj kapoj kaj flankoj. Ili havas fajnajn, graciajn korpojn kiuj estas nigraj supre kaj blankaj sube. Iliaj naĝiloj estas ĉefe blankaj kaj estas malgrandaj kaj kurbaj. Iliaj vostoj estas malgrandaj kun kojno meze kaj konkavaj vosto-eĝoj. Iliaj bekoj estas malgrandaj sed distingaj. Ili havas inter 43 kaj 49 dentoj en ĉiu linio de ambaŭ makzeloj.

La distribua arearo de la specio estas subtropikaj al ĉeantarktaj oceanoj de la Suda Hemisfero. Tiu teritorio kaj la totala populacio ne estis ĉirkaŭkalkulita aŭ precize studita. Estis registritaj grandaj populacioj ĉe la okcidentaj marbordoj de Sudameriko, kie ili estas celo de balenkaptado; ĝi estis priskribita kiel abunda en tiu regiono kaj ĉe la marbordo de Novzelando. Ties arearo estas asocia kun malvarmaj marfluoj ĝis la okcidentaj kaj sudaj marbordoj de Afriko, kun koncentroj registritaj ĉe Namibio.[1]

La specio estis registrita kun aliaj cetacoj kiel Lagenorhynchus obscurus kaj la globkapulo Globicephala macrorhynchus.[2]

La Perona delfeno veturas laŭ grupoj de ĝis 1000 individuoj, kaj 52 estas la averaĝa grupokvanto. Oni registris amasajn surstrandiĝojn de L. peronii, ĝis grupoj de 77.[1]

La specio estis por la unua foje publikigita de Bernard Germain de Lacépède en 1804. La genro Lissodelphis, estas metita en la familio de Delfenedoj, nome oceania delfena familio de cetacoj.[3] La nomo de la genro estas derivita el la greka lisso, milda, kaj delfis. La specia epiteto peronii rememorigas François Péron, kiu vidis la specion proksime de Tasmanio dum ekspedicio en 1800.[4] Komunaj nomoj de la specio estas suda balendelfeno kaj serpenta porkoceto.[5] Ambaŭ specioj de la genro estas referencataj ankaŭ per la nomo "veraj balendelfenoj", nomo derivita el la veraj balenoj (Eubalaena) kiuj same ne havas dorsan naĝilon.[1]

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Lissodelphis peronii. Species Profile and Threats Database. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Canberra.. Alirita 2009-07-16.
  2. Lissodelphis borealis Right Whale Dolphin. MarineBio. Alirita 2009-07-15.
  3. "Lissodelphis peronii (Lacépède, 1804)". Integrata Taksonomia Informa Sistemo. Alirita la 15an de Novembro 2018.
  4. . Southern Right Whale Dolphin. Whales & Whale Spotting. Alirita 2009-07-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-18. Alirita 2018-11-14.
  5. Lissodelphis peronii (Peale, 1848). Encyclopedia of life. eol.org. Alirita 2009-07-15.