Perono - laŭ PIV kaj Reta Vortaro - en arkitekturo estas ekstera malalta ŝtuparo finiĝanta per plataĵo, sur kiu malfermiĝas pordo de domo.

perono de la vilao Haus Harkoten en Hagen (Germanio), dua duono de la 18-a jarcento.
Du ŝtupaj peronoj en Novjorko.

En dua, evitinda senco de neformala lingvouzo ankaŭ povas temi pri sinonimo por kajo - stacidoma aŭ havena (kaj analogie ankaŭ flughavena) plialtigita ebenaĵo, de kiu pli komforte eblas en- kaj elpaŝi publikan veturilon. Tamen NPIV akceptas ankaŭ tiun duan signifon kaj ne markas ĝin kiel evitinda.[1]

Laŭ Francisko Azorín perono estas Ŝtupo aŭ ŝtuparo antaŭ konstruaĵo, kies teretaĝo estas iom pli altenivela ol la strato. Alta trotuaro konstruita en stacio laŭlonge de la fervojo por ebligi al la pasaĝeroj facile en k. el vagoniĝi.[2] Do, li akceptas ambaŭ signifojn. Li indikas etimologion el la franca parron, el pas rond (pasejo ronda).[3]

Literaturaj citaĵoj redakti

  • pri la arkitektura vortouzo:
 
 Vasta pina domo kun peroneto[4] 
 
 Sur la perono de l' restoracio mi renkontis la edzon de Vera[5] 
  • kaj pri la duasenca, neformala uzo:
 
 Granda amaso atendis sur la perono de la Budapeŝta stacidomo.[6] 
 
 Mi staris ĉe la elirejo de pasaĝeroj. Ankoraŭ neniu troviĝis sur la supro de la ŝtuparo, kiu kondukas al la perono[7] 

Notoj redakti

  1. NPIV [1] Alirita la 7an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 163.
  3. Azorín, samloke.
  4. A. Edelmann, trad. I. Kaminski: la forgesita pipo (teksto). En: Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
  5. Miĥail Lermontov, trad. Nikolaj Danovskij: Princidino Mary
  6. Julio Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
  7. Ueyama Masao: Pardonon!, l' omnibuso, 1970