Persekutado de Bahaanoj

Sub persekutado de bahaanoj estas ĉi tie komprenata la ŝtate plenumataj, subtenataj aŭ tolerataj aktivecoj, kiuj celas – sole pro ilia Kredo – sisteme kaŭzi damaĝon al la bahaanoj kaj minaci la pluekzistadon de ilia religia komunumo. Tiaj aktivecoj povas esti malliberigoj, malpermesoj kunveni, senproprietigoj, ekziloj, torturoj, masakroj kaj mortigoj. Persekutataj estis kaj estas la bahaanoj precipe en Irano kaj en kelkaj aliaj islamaj ŝtatoj kiel Egiptio, kie ilia komunumo ĝis hodiaŭ ne estas oficiale rekonita [1] kaj kie laŭ verdikto de supera egipta kortumo de la 18-a de decembro 2006 la bahaanoj estas ekskludataj de bazaj civitanaj rajtoj.[2] Necesas distingi la sisteman ŝtatan kaj socian persekutadon disde sole malamikeco flanke de aliaj mondkonceptoj, malaprobo de certaj bahaaj principoj, diskriminacio aŭ malhelpado de bahaaj aktivecoj tra limiga jurisdikcio.

bahaa tombejo de Ŝirazo profanita en 1979

Kaŭzoj kaj ideologia pravigo redakti

 
Ajatollaho Ruhollah Ĥomejni rifuzis liberan kulton al bahaanoj

Ĉar por islamanoj Mohamedo estas la "sigelo de la profetoj" kaj tial ili konsideras lin la lastan el vico da profetoj, laŭ ilia kredo ĝis la "Lasta Tago" ne povas esti plia revelacio.[3] Bahá'u'lláh tamen pretendas daŭrigi la vicon da profetoj. Liajn sanktajn skribojn la bahaanoj konsideras postislama revelacio kaj ili tial de la plimulto de la islamanoj estas malakceptataj.

La bahaanoj estas konsiderataj kiel apostatiĝintoj de la Islamo kaj tial en la ŝijaismo-islamaj nacioj, precipe en Irano, estis ree kaj ree persekutataj.[4] En artikolo 13 de la konstitucio de la Islama Respubliko de Irano la bahaanoj ne estas nomataj inter la protektataj religiaj minoritatoj – aliel ol kristanoj, judoj kaj zoroastranoj.[5]

Tiel la reprezalioj kontraŭ la bahaanoj estas leĝe pravigataj kaj en la nesekulara ŝtato Irano eĉ legalizataj.[6] La bahaanoj, je la lukto por influo kaj potenco ene de Irano, estas mise konsiderataj kiel pramalamikoj de la Ŝijaismo kaj la irana nacio kaj ree kaj ree servis kaj ankoraŭ servas kiel "propekaj kaproj" utiligataj por gajni la subtenadon de la amasoj.[7][8]

En la irana socio la persekutado estas pravigata per laŭdira "endanĝerigo de la nacia sekureco" kaj per senbazaj akuzoj kiel ekzemple ke la bahaanoj estus "cionistoj" aŭ "spionoj".[9]

Fakte la bahaanoj en Irano estas religia minoritato, kiu laŭ la reguloj de ilia Kredo ne enmiksiĝas en la irana politiko kaj praktikas la principon de senperforto.[10]

Historio de la persekutadoj redakti

 
Generalo Botmongoliĉ detruas la centron bahaan de Tehrano en 1955. Malantaŭ li staras generalo Baktiar, fondinto de SAVAK.
 
Revoluciaj gardistoj detruas domon de Báb (Ŝirazo, 1979)

La historio de la persekutado de la bahaanoj en Persio komenciĝis dum la periodo de Báb, kiu en 1850 en Tabrizo estis ekzekutita pro blasfemo. En 1849-1850 liaj adeptoj estis multnombre masakrataj en pogromo, efektive vera religiocido. Estas fontoj, kiuj parolas pri pli ol 20.000 viktimoj.[11]

Sub la ŝahoj Reza Pahlavi kaj Mohamed Reza Pahlavi sisteme estis leĝoj dekretitaj, kiuj senigis la bahaanojn de iliaj civitanaj rajtoj. Pensioj estis nuligataj, bahaanoj en ŝtataj aŭ armeaj postenoj maldungataj, bahaa literaturo malpermesata, domoj senproprietigata, lernejoj fermataj, kunvenejoj konfiskataj, renkontoj malpermesataj, kaj ree kaj ree okazis pogromoj, kiel ekzemple en 1955 kiam la ŝaho permesis al la mollahoj de la Hoĝatia Madahvia Societo uzi la registaran radion por kalumnia agitado kontraŭ la bahaanoj kaj kiam la armeo detruis la bahaan centron en Tehrano.

Post la t.n. islama revolucio la persekutadoj daŭris plu. Ĝis 1981 ĉiuj preĝkunvenejoj de la bahaanoj estis detruataj, malsanktigataj aŭ misuzataj. Tombejoj kaj malsanulejoj estis detruataj fare de la kanajlaro aŭ fare de la irana registaro.

Ek de 1981 ĝis hodiaŭ la bahaanoj estas fortenataj de universitatoj, foje eĉ de lernejoj; studentoj kaj docentoj estis eksigataj, ŝtataj oficistoj maldungataj sen asekuro aŭ pensiono, salajroj aŭ kostoj de klerigado sub minaco de malliberigo estis repagendaj. Bahaaj posedaĵoj estis senpropietigataj, komercado kun bahaanoj malpermesata, vendejoj kaj magazinoj fermataj, firmaaj kaj privataj kontoj konfiskataj kaj tiel la ekzistobazo detruata.

Ree kaj ree okazis pogromoj: vendejoj, burooj kaj fabrikoj estis elrabataj, brutoj buĉataj, rikoltoj konfiskataj aŭ ŝtelataj. Hejmoj estis atakatj kaj bruligataj, la loĝantoj masakrataj, bruligataj aŭ perforte devigataj konvertiĝi al Islamo.[12]

En 1980-1981 la gvidantaro de la bahaanoj estis murdata. Ĝis 1985 per 210 ekzekutoj efektive la tuta elito de la bahaanoj estis mortigita.[13] Supozeble almenaŭ 10.000 kredantoj fuĝis eksterlanden.[14]

Lastatempaj evoluoj kaj aktuala situacio redakti

Ĝis hodiaŭ la bahaanoj en Irano restas senigataj je multaj rajtoj.

Ŝtate organizatan propagandon,[15] kiu celas demonigi neislamanojn, precipe bahaanojn, malsame perceptas la irana popolo – pli kaj pli ankaŭ kun kritiko.

Fiaj traktadoj de bahaanoj kiuj restas senpunaj dum la lastaj jaroj malpliiĝis, sed ree pliiĝis pro konsciaj fiagitaj kampanjoj ek de la enoficiĝo de Mahmud Ahmadineĵad.[16]

La bahaanoj ne rajtas kunveni kaj la komunumo ne rajtas je proprietaĵoj – komplete aŭ tre limigite, depende de la regiono. Komence de 1993 fare de UNO publicita sekreta dekreto de la irana registaro rivelas ke ĝi celas la bahaanojn diskriminacii sur ĉiuj niveloj por bari al ili disvolviĝon kaj prosperon.

Ankaŭ por la eksterlandaj bahaanoj la celo estas "ellabori planon por ataki kaj detrui iliajn kulturajn radikojn eksterlande".[17]

En 2004 pluraj sanktejoj ligitaj al la frua bahaa historio en Irano estis detruataj, inter ili la naskiĝdomo de la religifondinto, por forigi la kulturajn spurojn de tiu ĉi religio en Irano.[18]

Ĝis hodiaŭ la bahaanoj estas forbarataj de universitata kleriĝo. Kvankam la situacio de la komunumo dum la lastaj jaroj, precipe sub Mohammad Ĥatami, iom pliboniĝis, ankaŭ dum lia prezidenteco la bahaanoj ne povis sian universitatan studadon mem organizi tra sistemo de malĉeesta kaj telestudado. La tiucele starigita teleuniversitato kaj ĝiaj biblioteko kaj burooj estis en 1998 plurfoje traserĉataj kaj konfiskataj.[19]

Sub la alta prezo de retiriĝo kaj silentado sub Ĥatami plejparte eblis neĝenata vivo. Estis kaj estas bahaanoj, kiuj malgraŭ la kutima diskriminado posedas validan pasporton kaj ankaŭ povas uzi ĝin por viziti siajn eksterlandajn familianojn.

Sub Ahmadineĵad la sistemaj strukturaj kaj instituciaj diskriminaciadoj kaj arbitraj arestoj, traserĉoj kaj publika fipropagando tamen ree pliiĝas.[20][21]

Laŭ raporto el oktobro 2005 de la speciala raportanto de la homrajta komisiono de UNO, Asma Jahangir, la Supera Revolucia Gvidanto Ali Ĥamenei ordonis al la superaj estroj de la armeo, la sekreta servo, la organizaĵo de revoluciaj gardantoj kaj la polico "identigi, registri kaj daŭre observadi" ĉiujn homojn, kiuj apartenas la bahaa religia komunumo.[22]

Ree kaj ree senkulpaj bahaanoj estas arestataj, okazas senproprietigoj kaj timigoj,[23] kortumaj mortverdiktoj estas retirataj nur post premado fare de la internacia ŝtatokomunumo kaj Amnestio Internacia. Unuopaj registaroj kaj la Eŭropa Unio plurfoje tra demarŝoj atentigis Teheranon pri detenoj de homaj rajtoj de bahaanoj. En rezolucio akceptita je la 19-a de decembro 2006 kun 72 kontraŭ 50 voĉoj kaj 55 sindetenoj la Ĝenerala Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj esprimas sian profundan zorgon pri la daŭre malboniĝanta homrajta situacio en Irano. La Unuiĝintaj Nacioj alvokas Iranon elpaŝi kontraŭ ajnaj formoj de leĝa kaj ĉiutaga socia diskriminacio pro religio, etno aŭ lingvo kaj kontraŭ ajna deteno de homaj rajtoj al anoj de minoritatoj, precipe kontraŭ la ŝtataj reprezalioj kaj perforta mistraktado de la plej granda religia minoritato en Irano, la ĉirkaŭ 300.000 bahaanoj. Tiel la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ kondamnas la planojn de Irano kolekti informojn pri ĉiuj anoj de la bahaa komunumo same kiel la pliiĝon de arbitraj arestoj, la detruon de religiaj ejoj kaj la malebligon de publika komunuma vivo. Krome la rezolucio kritikas ke la bahaanoj fakte estas ekskludataj el la publika vivo ĉar ili ne havas aliron al universitata kleriĝo, dungiĝo, pensionoj, adekvata loĝado kaj aliaj servoj.[24]

Referencoj redakti

  • artikolo tradukita de Bernhard Westerhoff el la germana artikolo de WIKIPEDIA Verfolgung der Bahai [10]
  1. Vivi sian religion en Egiptio estas permesata nur kun limigoj, komp. SWR International: Bahais in Ägypten nicht anerkannt (bahaanoj en Egiptio ne agnoskataj) [1] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Komp. komunikon de la Internationale Gesellschaft für Menschenrechte (Internacia Asocio por Homaj Rajtoj) kaj vidu ankaŭ: Evangelischer Pressedienst (Evangelia Gazetara Servo) de la 19a de decembro 2006: Ägypten: Bahai-Gemeinschaft beklagt mangelnde Religionsfreiheit (Egiptio: bahaa komunumo lamentas pri mankanta religia libereco) [2] Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Heinz Halm: Der Islam, p. 13, C. H. Beck Wissen, München 2005, ISBN 3-406-51917-2
  4. Katajun Amirpour, Reinhard Witzke: Schauplatz Iran, p. 33, Herder Spektrum, Breisgau 2004, ISBN 3-451-05535-X
  5. Konstitucio de la Islama Respubliko Irano – Ĉapitro 1
  6. Raporto de la Internationale Liga für Menschenrechte (Internacia Ligo por Homaj Rajtoj) de 1995, p. 10ks.
  7. Keddie, Nikki: Roots of Revolution. An Interpretive History of Modern Iran, p. 53, New Haven 1981
  8. Boroujerdi, Mehrzad: Iranian Intellectuals and the West. A Tormented Triumph of Nativism, p. 96, New York 1996
  9. komp. Nafisa Tehrani: Die falsche Religion, taz de la 17a de majo 2006
  10. Susanne Schaup: Die Erde ist nur ein Land. Der Bahai-Glaube kennt die Vision von einer geeinten Menschheit und einem Lebensstil, der niemandem Gewalt antut (La Bahaa Religio havas la vizion de unu unuigita homaro kaj de vivstilo kiu perfortas neniun), en GOTT UND DIE WELT, Deutsches Allgemeines Sonntagsblatt, ĉefa artikolo de la 31a de decembro 1993
  11. Gunnar Heinsohn: Lexikon der Völkermorde, p. 87, Rowohlt 1998, ISBN 3-499-22338-4
  12. Komp. Harald Vocke: Persien, du Herrliche, du Schreckliche… In der islamischen Republik des Ayatollah Khomeini sind die Anhänger der Bahai-Religion Freiwild (En la islama respubliko de ajatollaho Ĥomejni la adeptoj de la bahaanoj estas libere ĉaseblaj), DIE WELT de la 3a de januaro 1981, titola artikolo: "Geistige Welt"
  13. Gunnar Heinsohn: Lexikon der Völkermorde, p. 87, Rowohlt 1998, ISBN 3-499-22338-4
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-16. Alirita 2007-02-19.
  15. Pri la aktuala situacio de la gazetaro en Irano komp
  16. Philipp Wittrock: Wie die Mullahs Andersgläubige drangsalieren, Der Spiegel, 5a de juno 2006 [3]
  17. International Federation for Human Rights: Discrimination against religious minorities in Iran, aŭgusto 2003 [4]
  18. Manfred Hutter: Die Weltreligionen, p. 118, C. H. Beck Wissen, München 2005, ISBN 3-406-50865-0
  19. Raporto de Bahá'í International Community (Internacia Bahaa Komunumo, 2005): Closed Doors. Irans Feldzug gegen das Recht auf höhere Bildung, p. 29 [5]
  20. Gesellschaft für bedrohte Völker (Asocio por Minacataj Popoloj), Gazetara komuniko de la 7a de junio 2006 [6][rompita ligilo]
  21. amnesty international: Iran. Die neue Regierung versäumt, die erschreckenden Menschenrechtsverletzungen anzugehen (la nova registaro neglektas aliri la timigajn lezojn de homaj rajtoj). Februaro 2006 [7]
  22. Asma Jahangir, United Nations: Special Rapporteur on Freedom of religion or belief concerned about treatment of followers of Baha'i Faith in Iran [8]
  23. ai-Journal, amnesty international Deutschland, septembro 2006. Arkivita el la originalo je 2007-10-10. Alirita 2007-02-19.
  24. Komp. deklaron de Erika Steinbach, membro de la germana parlamento, reprezentanto por homaj rajtoj kaj humnitara helpo de la CDU/CSU-frakcio en la germana parlamento [9][rompita ligilo]

Literaturo redakti

  • R. Cooper: The Bahá’ís of Iran. Minority Rights Group, London 1992
  • Christine Hakim: Die Bahá′í oder der Sieg über die Gewalt. Altstätten 1984, Panorama Verlag, ISBN 3-907506-04-9
  • Nazila Ghanea: Human rights, the UN and the Bahá’ís in Iran. Kluwer Law International, The Hague, London, New York 2002, ISBN 90-411-1953-1
  • Gunnar Heinsohn: Lexikon der Völkermorde, Rowohlt 1998, ISBN 3-499-22338-4
  • Moojan Momen: The Bábí and Bahá’í community of Iran: A case of suspended genocide?' Journal of Genocide Research, No. 7, 2005, p 221–241
  • Der Nationale Geistige Rat der Baha’i in Deutschland: Zur Lage der Baha’i im Iran. Aktuelle Verfolgungen und deren Hintergründe. Mai 2003. PDF bei humanrights.ch
  • Johanna Pink: Eine neue Religion als "öffentliches Ärgernis" – Bahá’í in Ägypten, in Schriftenreihe der Gesellschaft für Bahá’í-Studien, Band 11, Das Bahá’ítum und gesellschaftliche Pluralität, S. 175-197, Hofheim 2006, ISBN 3-87037-455-1
  • Olya Roohizadegan: Olya´s Story: 'A Survivor´s Personal And Dramatic Account of the Persecution of Baha'is in Revolutionary Iran, Oneworld Publications, November 1994, ISBN 978-1-85168-073-3 angle
  • Olya Roohizadegan: Olya's Geschichte. Der erschütternde Bericht einer Frau, die – zusammen mit anderen – wegen ihrer Zugehörigkeit zur Bahai-Religion von den Mullahs im Iran inhaftiert und mißhandelt wurde. Bergisch Gladbach 1995, Bastei-Lübbe Verlag in der Reihe "Erfahrungen", ISBN 3-404-61322-8 germane