Perthshire estas historia graflando en la centro de Skotlando, kiu konsistigas grandan parton de la nuna administra regiono Perth and Kinross kaj de la sude najbara regiono Stirling. Ĝi havas areon de 5.395,79 km² kaj estas la kvara skota graflando laŭ areo. Ĝia ĉefurbo estas Perth. En 1995 la graflanda teritorio oficiale havis 130.470 loĝantojn. Ĝi situas ĉe la transiro inter malalta kaj alta Skotlandoj kaj ne havas marbordon, escepte de mallonga peco ĉe fjordo Tay (Firth of Tay), la estuaro de rivero Tay, ĉe kiu situas la ĉefurbo.

Perthshire
Historia graflando
Blazono
registration county [+]

LandoSkotlando
- koordinatoj56° 30′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U (mapo)56.5-4Koordinatoj: 56° 30′ 0″ N, 4° 0′ 0″ U (mapo)


Perthshire (Tero)
Perthshire (Tero)
Situo en Skotlando

Perthshire (Skotlando)
Perthshire (Skotlando)
DEC
Perthshire
Perthshire

Map
Perthshire
Vikimedia Komunejo:  Perthshire [+]
vdr

Inter 1975 kaj 1996 la du partoj Perth kaj Kinross estis apartaj distriktoj.

En la sudo de Perthshire situas montetaro Ochil Hills kaj valo Gleneagles. En la okcidento situas belaj lagoj: Loch Ericht, Loch Rannoch, Loch Tay kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti