Tiu ĉi artikolo temas pri la diaĵo Peruno de la slava mitologio. Pri la samnoma asteroido vidu la tekston 4250 Peruno.

Peruno (malnovorientslave Перунъ, ruse Перу́н, ukraine, bulgare kaj serbe Перун, beloruse Пярун, pole, ĉeĥe, slovake, kroate kaj slovene Perun) estas la plej alta dio de la slava mitologio. Li estas la dio de tondro kaj de fulmo. Inter liaj simboloj estas la floro irido, la laborilo hakilo kaj la arbo kverko.

Peruno
dio de tondro • naturdio • dio de slava mitologio • ĉefdio • storm deity
Informoj
Originala nomo Перун
Eble sama PerkūnasZeŭsoJupiteroToro • Perkwunos
Sekso vira
Malamikoj Veles
vdr
Peruno, verkaĵo de la nuntempa rusia pentristo M. Presnjakov (М. Пресняков) el 1998

La nomo devenas de la radiko per- (bati) kaj la plifortiga finaĵo -un ("-eg-") kaj signifas "la forta batanto" aŭ "la bateganto". Etimologie parencas la dio Perkūnas de la balta mitologio. La plej malnova skriba mencio de la diaĵo estas el la 6-a jarcneo de nia epoko: la bizanca historiisto Prokopios de Cezareo (greke Προκόπιος, latine Procopius Caesarensis) raportas pri tondrodio, kiun la slavo adoras kiel plej alta diaĵo kaj al kiu ili oferdonas bestojn. Tamen Prokopios ne mencias nomon. La dia nomo unuafoje menciiĝas en la formo Pirenos en biografio de la santka Demetrio de Tesaloniko. Plia, bulgara formo de la nomo en dokumento el la 10-a jarcento estas Porun.

La plej ampleksa dokumentado estas el la orientslava kultura sfero: la komenca kroniko nomas Perunon kiel dia garantianto de la traktatoj de la kieva regno kun la bizanca imperio en la jaroj 907, 912, 945 kaj 971. En l jaro 980 la reganto Vladimiro la 1-a en Kievo starigis lignan kultan statuon pri Peruno kun arĝenta kapo kaj ora barbo, simila kulta statuo pri li samtempe ekestis en Novgorodo. Sed jam en 988/989 ambaŭ idolaj statuoj detruiĝis kadre de la kristanigo de la kieva regno. La adorado de la tondrodio tamen en la popola kredo spureblas ĝis longe post la mezepoko, ĉe la bulgaroj ĝis la 18-a jarcento.

ukrainoj celebras kultan adoron de Peruno en la ternopila provinco

En la antaŭkristanisma Serbio Peruno nomatas kiel sola diaĵo krom Dajbog / Dažbog, la sudslava nomo de la diaĵo Svarožić (ruse Сваро́жич, malnovorientslave Сварожичь, Сварожець; latine Zuarasici) aŭ Radegast (elboslave) / Radhošt (ĉeĥe). Li estas la dio de la ĉielo kaj la ĉefa dio de la antaŭkristanaj serboj, kaj ne permesatas diri lian nomon. Nur en plej senesperaj katastrofoj oni rajtas voki ilin. La duobla dia regado (kaj ebla dualismo) inter Peruno, la dio de la ĉielo kaj de la alteco, kaj Dajbog / Dažbog, la dio de la suno, de la mortintoj kaj de la lupoj, post la kristanigo de la serbo reinterpretiĝis kvazaŭ dualismo inter la kristanisma dio kaj la diablo.

Sian nomon la diaĵo interalie donis al la montaro Pirin en sudokcidenta Bulgario kaj al la duoninsulo Perin apud Velikij Novgorod.

Literaturo redakti

 
ligna statuo de Peruno en Kievo, Ukrainio, starigita en 2009, destruita en 2012 fare de nekonatuloj

Váňa Zdeněk: „Svět slovanských bohů a démonů“ (ĉeĥe, "la mondo de slavaj dioj kaj demonoj"), eldonejo Panorama, Prago, 1990, ISBN 80-7038-187-6, en traduko al la germana „Mythologie und Götterwelt der slawischen Völker. Die geistigen Impulse Ost-Europas“ ("mitologio kaj diaro de la slavaj popoloj - la spiritaj impulsoj de orienta Eŭropo"), eldonejo Urachhaus, Stutgarto 1992, ISBN 3-87838-937-X.

  • Naďa Profantová kaj Martin Profant: „Encyklopedie slovanských bohů a mýtů“ (same ĉeĥe, "enciklopedio de slavaj dioj kaj mitoj"). Eldonejo Libri, Prago, 2000. 259 paĝoj. ISBN 80-7277-011-x.
  • Michal Téra: „Perun - bůh hromovládce“ (ankaŭ ĉeĥe, "Peruno - la tondra dio"). Eldonejo Pavel Mervart, Červený Kostelec, 2009. 360 paĝoj. ISBN 978-80-86818-82-5.
  • Patrice Lajoye: „Perun, Dieu slave de l'orage. Archéologie, histoire, folklore“ (france, "Peruno, slava dio de la tondro. Arkeologio, historio, folkloro"), eldonejo Lingva (Francio), 2015
  • Mark Yoffe kaj Joseph Krafczik: „Perun, the God of Thunder“ (angle, "Peruno, la dio de tondro"), eldonejo Peter Lang, aprilo 2003
  • В. Л. Даркевич (V. L. Darkeviĉ): „Топор как символ Перуна в древнерусском язычестве“ (ruse: "la hakilo kiel simbolo de Peruno en antikva paganeco"), periodaĵo Советская археология (Sovetskaja arĥeologija), Moskvo, 1961, numero 4, paĝoj 91 ĝis 101.
  • Ивакин Г. Ю. (G. Ju. Ivakin): „Священный дуб языческих славян“ (same ruse: "la sankta kverko de la paganaj slavoj"), periodaĵo Советская этнография (Sovetskaja arĥeologija), Moskvo, 1979, numero 2, paĝoj 106 ĝis 115.