Peso

Vikimedia apartigilo

Peso laŭ PIV estas

  • 1-e la ago mezuri la pezon de objekto, komparante tiun pezon kun alia pezo, elektita kiel unuo
Citaĵo
 Ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn.MT 
Citaĵo
 Ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.MT 
  • 2-e en filozofio, la ago juĝi la meritojn kaj malmeritojn de homo
Citaĵo
 Mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozo.Z 
  • 3-e la ago taksi la relativan valoron aŭ gravecon de io, por tion akcepti aŭ malakcepti
Citaĵo
 La sorto de ŝtato estas nun pesata.B 
Citaĵo
 Konfesite, pesite, forgesite. 
La "dolara signo" origine estis simbolo de la monunuo peso hispana kaj devenas el unu el la simboleroj de la blazono de Hispanio nome stilizo de unuopa kolono kio en la blazono estas ambaŭflankaj duopaj kolonoj
  • 4-e monunuo en diversaj, plejparte sudamerikaj, landoj, kun diversaj valoroj

En ekonomia senco, la kvara laŭ la supra listigo, peso (hispane "pezo") origine estis valuto el Hispanio (poste en Hispanio kiel valuto enkondukiĝis "malgranda peso", la peseto) kaj nuntempe signas la nomon de malsamaj valutoj el pluraj eksaj kolonioj de Hispanio. La dolara signo $ origine estis simbolo de la hispane meksika monunuo peso kaj nur poste ekuziĝis por la usona dolaro. La signo nuntempe uziĝas kiel universala valuta simbolo por ĉiuj valutoj nomataj dolaro aŭ peso.

Nuntempaj valutoj redakti

Krome en la sekvaj internaciaj organizaĵoj ekzistas "peso" kiel kalkula unuo:

Plue la peso historie estis la oficiala valuto