Petar Vasilev

bulgara aktoro kaj esperantisto

Petar Vasilev - bulgare Петър Василев, naskiĝis la 9-an de oktobro 1911 en la vilaĝo Sladak Kladenec (Сладък Кладенец), Provinco Stara Zagora, centra Bulgario, mortis 98-jara la 6-an de aŭgusto 2009 - estis bulgara esperantisto kaj aktoro de Bulgara Esperanto-Teatro.

Petar Vasilev
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1911 (1911-10-09)
en Sladak Kladenets
Morto 6-an de aŭgusto 2009 (2009-08-06) (97-jaraĝa)
en Sofio
Tombo centra tombejo de Sofio
Lingvoj Esperantobulgara
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo aktoroesperantisto • teatra aktoro • filmaktoro
vdr

Dum 75 jaroj de krea agado, li plej multe aktivis sur la scenejo de la Nacia Teatro "Ivan Vazov" en Sofio.

La spektantoj en Bulgario konis lin el pli ol 300 roloj en teatro kaj filmoj. Kolegaj teatranoj el Stara Zagora, Ruse, Plovdiv kaj Sofio, kiuj kunlaboris kun li, juĝis lin altranga aktoro kun granda koro kaj granda animo.

Petar Vasilev turneis tra multaj landoj kun la grupo de Bulgara Esperanto-Teatro sub gvido de direktoro Kiril Draĵev (Кирил Дражев), kaj partoprenis en dekoj da surscenigoj antaŭ internacia publiko el ĉiuj kontinentoj.

Eksteraj ligiloj redakti