Peter ALEXANDER (naskiĝis la  30-an de junio 1926(nun 1926-06-30) en Vieno, Aŭstrio, mortis la 12-an de februaro 2011 samloke) estis aŭstra kantisto, aktoro kaj televida prezentisto. Aparte de meze de la 1950-aj ĝis meze de la 1990-aj jaroj li estis inter la plej popularaj kantistoj kaj aktoroj en Germanlingvio.

Peter Alexander
Persona informo
Peter Alexander
Peter Alexander
Naskonomo Peter Alexander Ferdinand Maximilian Neumayer
Naskiĝo la  30-an de junio 1926(nun 1926-06-30)
en Vieno
Morto la 12-an de februaro 2011 (84‑jara)
en Vieno
Tombo Grinzing Cemetery vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato por Muziko kaj Drama Arto de VienoMax-Reinhardt-seminario vd
Familio
Edz(in)o Hilde Haagen vd
Profesio
Alia nomo Peter Alexander • Alexander Neuenhauser vd
Okupo televida prezentisto • kantisto • filmaktoro • diskografa artisto vd
Aktiva dum 1948– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Peter Alexander estis filo de la banka dungito Anton Neumayer († 1947) kaj ties edzino Bertha, filino de muzikinstrumenta vendisto el Pilzeno. Jam dum la lernejaj jaroj li montris signifan talenton parodii aliajn personojn. Post la abituro en 1944 li 18-jara iĝis unue helpsoldato ĉe kontraŭaviadila kanono kaj sekve marsoldato, kaj en 1945 iĝis brita militkaptito. Post reveno al Vieno, la 19-jarulo laŭ volo de la gepatroj devis komenci studon de medicino. Li studentiĝis en la Universitato de Vieno, sed nur aŭdis solan prelegon: Li estis konvinkita iĝi aktoro kaj alstrebis dungiĝon en la renoma viena teatrejo Burgtheater. Inter la jaroj 1946 kaj 1948 li studis aktoradon en la renoma seminariejo Max Reinhardt kaj finis la studon per granda laŭdo. Kvankam li dume serioze koncentriĝis pri eduko je kantado kaj ludado de piano, montriĝis ke li aparte inklinis je komediaj roloj, kaj tiun specialiĝon la postaj jaroj konfirmis. En 1951 publikiĝis unua gramofondisko kun kanzono kantata de li („Das machen nur die Beine von Dolores“). Sekvis multaj pliaj gramofondiskoj de kantoj kaj "ŝlagraj" kaj operetaj. Ĝis la jaro 1981 liaj kanzonoj 38-foje estis inter la 10 plej popularaj kantoj en Okcidenta Germanio kaj 80-foje inter la 100 plej popularaj kantoj. Inter la jaroj 1965 kaj 1983 vendiĝis pli ol 15 milionoj da gramofondiskoj kaj pliaj 25 milionoj da kantaj unuopaĵoj.

Lia gramofondiska firmao okaze de lia 80-a naskiĝtago publikigis la informon ke li kiel ĝis nun sola germanlingva kantisto dum ses jardekoj reprezentiĝis en la listoj de plej sukcesaj kantoj.

Samtempe, Peter Alexanter inter la jaroj 1952 kaj 1972 estis aktoro en sume 38 distraj kaj revuaj kinejaj filmoj, en kies plejparto li ankaŭ kantis. Tiaj "malpezaj filmoj" sen politikaj tensioj, sen tragikaj abismoj aŭ dramaj momentoj tre furoris en Okcidenta Germanio kaj Aŭstrio en la ekonomie tre sukcesaj, sed politike malkuraĝaj jaroj post la koŝmaraj spertoj de la Dua Mondmilito, kiujn multaj kinejaj spektantoj provis laŭeble malatenti. Tial la muzikaj komedioj de Peter Alexander iĝis eksterordinare komerce sukcesaj, kaj li honoriĝis per pluraj kinejaj premioj.

Inter la jaroj 1963 kaj 1996 krome tre furoris regulaj televidaj revuoj de li, en kiu estis prezentisto, sed ankaŭ rolis kiel komediiso, parodiisto kaj kantisto. Nur en Okcidenta Germanio foje ĝis 38 milionoj da televidaj spektantoj vidis lian elsendon - tiom fortan publikan atenton krome nur havis la decidaj matĉoj pri la futbala mondpokalo. Iuj specialaj televidaj revuoj celis kolekti mondonacojn por sociaj celoj, aparte por trovo de novaj kuraciloj kontraŭ kancero. En la dua duono de la 20-a jarcento li senkonkurence iĝis la plej sukcesa televida prezentisto kaj sceneja artisto, kaj liaj kantaj koncertoj, per kiuj li ofte turneis tra okcidenta Germanio, Aŭstrio kaj Svislando, inter la jaroj 1969 kaj 1991 estis eksterordinare sukcesaj.

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj pri Peter Alexander en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane) Peter Alexander ĉe Interreta filma datumbazo (angle)