Peter Altenberg, kun vera nomo Richard Engländer (naskiĝinta la 9-an de marto 1859 en Vieno, mortinta samloke la 8-an de januaro 1919) estis fama aŭstra verkisto. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.

Peter Altenberg
Persona informo
Peter Altenberg
Naskonomo Richard Engländer
Naskiĝo 9-an de marto 1859 (1859-03-09)
en Vieno
Morto 8-an de januaro 1919 (1919-01-08) (59-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Religio judismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Theresianum • Akademisches Gymnasium (Vieno) vd
Subskribo Peter Altenberg
Familio
Gefratoj Georg Engländer vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • aforisto vd
Aktiva dum 1896–1919 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La verkisto en 1907.

Vivo redakti

La filo de grandkomercisto interrompis en 1880 post nesukcesoj ĉe la fakultatoj jura kaj medicina la studadon kaj iĝis metilernanto en librovendejo en Stuttgart. Baldaŭ li provis denove studi en Graz, sed vane. Kuracisto de la patro dungita konstatis en 1882 hipersentivecon de la nerva sistemo kaj deklaris lin netaŭga por profesia agado.

Meze de la 80-aj jaroj li interrompis la kontakton kun la familio kaj vivis kiel bohemiano. Ekde 1890 li estis regula gasto en la viena kafejo Griensteidl, kie li amikiĝis kun la kulturhistoriisto Egon Friedell kaj renkontis Karl Kraus, Alfred Polgar, Arthur Schnitzler kaj aliajn aŭtorojn de la Juna Vieno.

Depost 1910 li la plej grandan parton de la vivo estis en mensmalsanulejoj, ofte ankaŭ kontraŭvole kaj pro instigo de sia frato.

Stilo redakti

 
Skizoj, 1982.

La verko de Altenberg senescepte konsistas el mallongaj prozaĵoj, kiuj malfacile klasifikatas laŭ ĝenroj literaturaj. Ili estas momentaj fotografioj de la urbo Vieno je la komenco de la 20-a jarcento (fin de siècle). La talento de Altenberg estis pentri per etaj penikstrioj grandajn bildojn: nur mallongaj aludoj kaj indikoj igis la leganton krei mem la urban universon tiuepokan, finpentri la pentraĵojn.

Ideologie Altenberg estas neŭtrala; li nur montras ĉion buntece kun ĉiuj kontraŭdiroj kaj antagonismoj. Gravan rolon ludas impresoj, koloroj, flaroj, odoroj, etosoj. Li estas konsiderita kiel unu el la plej gravaj reprezentantoj de la literatura impresionismo.

Verkoj redakti

  • Wie ich es sehe. S. Fischer, Berlin 1896; Manesse, Zürich 2007, ISBN 978-3-7175-2128-0
  • Ashantee. Fischer, Berlin 1897; Loecker, Wien 2008, ISBN 978-3-85409-460-9
  • Was der Tag mir zuträgt. Fünfundfünfzig neue Studien. Fischer, Berlin 1901
  • Prodromos. Fischer, Berlin 1906
  • Märchen des Lebens. Fischer, Berlin 1908; eldono ŝanĝita 1919
  • Die Auswahl aus meinen Büchern. Fischer, Berlin 1908
  • Bilderbögen des kleinen Lebens. Reiss, Berlin 1909
  • Neues Altes. Fischer, Berlin 1911 (Digitalisat der UB Bielefeld)
  • Semmering 1912. Fischer, Berlin 1913; eldono pliigita 1919
  • Fechsung. Fischer, Berlin 1915
  • Nachfechsung. Fischer, Berlin 1916
  • Vita ipsa. Fischer, Berlin 1918
  • Mein Lebensabend. Fischer, Berlin 1919 (Digitalisat der UB Bielefeld)
  • Der Nachlass von Peter Altenberg, kunmetita de Alfred Polgar. Fischer, Berlin 1925.
  • Peter Altenberg. Elekto de Karl Kraus, eldonita de Sigismund von Radecki. Atlantis, Zürich 1963
  • Das Buch der Bücher von Peter Altenberg, kunmetita de Karl Kraus. 3 volumoj. Wallstein, Göttingen 2009, ISBN 978-3-8353-0409-3
  • Die Selbsterfindung eines Dichters. Briefe und Dokumente 1892–1896. Eldonis kaj komentis Leo A. Lensing. Wallstein, Göttingen 2009, ISBN 978-3-8353-0552-6

Muzikaj komponaĵoj pri la verkoj redakti

  • Alban Berg: Aus den Jugendliedern für Singstimme und Klavier (ĉ. 1901–1908; eld. en 1985):
    • Traurigkeit („Weinet, sanfte Mädchen...“) (1906)
    • Hoffnung („Was erhoffst du dir, Mädchen, noch?!“) (1906)
    • Flötenspielerin („Von der Last des Gedankens und der Seele befreit“) (1906)
  • Alban Berg: Fünf Orchesterlieder nach Ansichtskartentexten von Peter Altenberg (1912/13)
    • 1. Seele, wie bist du schöner, tiefer, nach Schneestürmen
    • 2. Sahst du nach dem Gewitterregen den Wald
    • 3. Über die Grenzen des All blicktest du sinnend hinaus
    • 4. Nichts ist gekommen, nichts wird kommen für meine Seele
    • 5. Hier ist Friede. Hier weine ich mich aus über alles
  • Hanns Eisler: Und endlich („Und endlich stirbt die Sehnsucht doch“) (1953)
  • Konrad Scherber: Vision - Neu-Romantik (1908) Recitata en la kabaredo Fledermaus fare de Lina Vetter-Loos

Bibliografio redakti

  • Egon Friedell: Ecce Poeta. S. Fischer, Berlin 1912; Diogenes, Zürich 1992, ISBN 3-257-22543-1
  • Egon Friedell (eld.): Das Altenbergbuch. Wiener Graphische Werkstätte, Wien 1921
  • Karl Kraus (eld.): Peter Altenberg. Auswahl aus seinen Büchern. Schroll, Wien 1932; Insel Taschenbuch, Frankfurt am Main 1997, ISBN 3-458-33551-X
  • Wolfgang Kraus (eld.): Peter Altenberg: Das Glück der verlorenen Stunden. Auswahl aus dem Werk. Kösel, München 1961
  • Helga Malmberg: Widerhall des Herzens. Ein Peter Altenberg-Buch. Langen-Müller, München 1961
  • Felix Mitterer: Der Narr von Wien. Aus dem Leben des Dichters Peter Altenberg. Ein Drehbuch, Residenz Verlag, Salzburg 1982, ISBN 3-7017-0304-3
  • Gisela von Wysocki: Peter Altenberg. Bilder und Geschichten des befreiten Lebens. Europäische Verlags-Anstalt, Hamburg 1994, ISBN 3-434-50049-9
  • Heinz Lunzer: Peter Altenberg – Extracte des Lebens. Einem Schriftsteller auf der Spur. Residenz, Salzburg 2003, ISBN 3-7017-1320-0
  • Christian Rößner: Der Autor als Literatur. Peter Altenberg in Texten der ‚klassischen Moderne‘. Peter Lang (= Helicon, 32), Frankfurt am Main 2006, ISBN 3-631-54965-2
  • Ricarda Dick: Peter Altenbergs Bildwelt. Zwei Ansichtskartenalben aus seiner Sammlung. Wallstein, Göttingen 2009.
  • Thomas Markwart: Die theatralische Moderne. Peter Altenberg, Karl Kraus, Franz Blei und Robert Musil in Wien, Hamburg 2004.

Eksteraj ligiloj redakti