Peter BENENSON (nasknome Peter James Henry SOLOMON), naskiĝis la  13-an de julio 1921(nun 1921-07-13) en Londono (Unuiĝinta Reĝlando) kaj mortinta la 25-an de februaro 2005 en Oksfordo, estis angla advokato kaj fondinto de la NRO Amnestio Internacia[1][2].

Peter Benenson
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1921 (1921-07-31)
en Londono
Morto 25-an de februaro 2005 (2005-02-25) (83-jaraĝa)
en Oksfordo
Mortokialo pneŭmonito
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Balliol CollegeEton College
Familio
Patrino Flora Solomon
Okupo
Okupo advokatopolitikisto • homrajta aktivulo • juristo
vdr

Biografio redakti

Sola filo de Harold Solomon kaj Flora Benenson, Peter Benenson naskiĝis en Londono de juda familio. Lia patro, armea oficiro, mortis kiam Benenson estis naŭ-jaraĝa. Dek ses-jaraĝe, kune kun samklasanoj, li helpis establi fondusojn por helpi orfajn infanojn viktimojn de la Hispana Enlanda Milito. Li prenis la nomon de Benenson kiel omaĝon al sia patrinflanka avo, Grigory Benenson.

Li tiam registriĝis en Balliol University, Oksfordo, sed la 2-a Mondmilito interrompis siajn studojn. De 1941 ĝis 1945, Peter Benenson laboris ĉe Bletchley Park, angla domego, kiu estis la ĉefsidejo de britaj spionservoj dum la dua mondmilito. Aliancitaj kriptologoj ĉi-tie deĉifris germanajn mesaĝojn koditajn per Enigma kaj la Maŝino de Lorenz. Peter Benenson renkontis sian unuan edzinon, Margaret Anderson, ĉi-tie. Post lia malmobilizado en 1946, Peter Benenson komencis praktiki sian profesion kiel advokato antaŭ ol aliĝi al la Laborista Partio. En 1957, kun grupo de advokatoj, li fondis "JUSTICE" (angle: justeco), organizon por la defendo de homaj rajtoj. En 1958, li konvertiĝis al katolikismo. La sekvan jaron, li malsaniĝis kaj demisiis por konvalesko en Italio.

En 1960, Peter Benenson estis ŝokata de gazeta artikolo, kiu rakontis la areston de du portugalaj studentoj kondamnitaj al sep jaroj da malliberejo pro tostado al libereco dum la diktatoreco de Salazar. Indigninta, li lanĉis en la ĵurnalo The Observer alvoko favore al "forgesitaj kaptitoj", en kiu la nocio "konscienckaptito" estis uzita unuafoje la 28an de majo 1961. La advokato tiam ricevis milojn da subtenaj leteroj. La alvoko, republikigita en tutmondaj ĵurnaloj, petis legantojn skribi leterojn por protesti kontraŭ la aresto de la du junuloj. Por kunordigi ĉi tiun kampanjon, Peter Benenson fondis la organizon Amnestio Internacia, en julio 1961, kun la helpo, inter aliaj, de Seán MacBride kaj Eric Baker[3][4].

Komence nomumita ĝenerala sekretario de Amnestio Internacia, Peter Benenson retiris sian kandidatecon en 1964 pro sia malbona sano. Li estis estro de la asocio ĝis 1996, antaŭ detiriĝi. Li mortis en 2005 en la John Radcliffe Hospital, Oksfordo, 83-jaraĝe[5].

Premioj redakti

Referencoj redakti

  1. (franclingve) Kiu estas ni? (arkivo) ĉe Amnesty.fr
  2. (franclingve) Peter Benenson, la fondinto de Amnestio Internacia (arkivo, ĉe Le Monde, 1-a de marto 2005
  3. (franclingve) La bela legendo de Amnestio (arkivo), ĉe Courrier International, 13-a de junio 2013
  4. (anglolingve) La homo kiu batalis por forgesitoj (arkivo), ĉe The Guardian, 27-a de februaro 2005
  5. (franclingve) Mortis la fondinto de Amnestio Internacia (arkivo), ĉe Libération, 28-a de februaro 2005