Peter Candid, origine Pieter de Witte, Peter de Wit (Bruĝo, 1548Munkeno, 1628) estis flandra pentristo, [1][2] aktiva en Italujo (Florenco, Romo) kaj Bavario. Honore al li estas en Munkeno nomataj la strato Candidstraße, la placo Candidplatz kaj la stacio en la Metroo de Munkeno (Candidplatz).[3][4]

Peter Candid
Persona informo
Naskiĝo 1548
en Bruĝo
Morto 1628
en Munkeno
Lingvoj germananederlandaitala
Loĝloko Florenco
Ŝtataneco Habsburga Nederlando • Elektoprinclando Bavario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
Verkoj Old Schleissheim Palace
Madonna and Child adored by Sts. John the Baptist, Francis of Assisi and Catherine of Alexandria
vdr

Laŭ Karel van Mander, li estis lernanto kaj kunlaboranto de Giorgio Vasari, kaj instruisto de Johann Ulrich Loth. Li edziĝis kaj havis 5 filojn: ankaŭ lia filo Wilhelm estis pentristo kaj lia filino edziĝis al la gravuristo Philippe Sadeler. Lia patro estis tapiŝisto en Flandrio kaj lia familio translokiĝis al Florenco. Lia originala familinomo estus "de Wit" aŭ "de Witte" kaj ŝanĝita al "Candido" en Italio.

Referencoj redakti