Peter HUCHEL [pete huĥl] (naskiĝis la 3-an de aprilo, 1903, mortis la 30-an de aprilo, 1981) estis germana poeto.

Peter Huchel
Persona informo
Naskonomo Helmut Huchel
Naskiĝo 3-an de aprilo 1903 (1903-04-03)
en Groß-Lichterfelde
Morto 30-an de aprilo 1981 (1981-04-30) (78-jaraĝa)
en Staufen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Memorigilo Peter Huchel
Familio
Edz(in)o Nora Monica Huchel • nekonata valoro vd
Infanoj Stephan Huchel vd
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto vd
Verkado
Verkoj Q22670732 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Peter Huchel

Naskiĝinte apud Berlino, li pasigis sian junaĝon en kampara regiono. De 1923 ĝis 1926 li studis literaturon kaj filozofion en Berlino, Freiburg kaj Vieno. Ekde 1927 li vojaĝis dum tri jaroj tra Francio, la Balkana Duoninsulo kaj Turkio; reveninte al Berlino li laboris por diversaj literaturaj ĵurnaloj kaj verkis lirikon.

Dum la nazia reĝimo li malmulton verkis; eĉ la publikigon de sia unua poemaro Der Knabenteich li en 1933 preventis. Ekde 1940 li devis militservi.

Post la Dua mondmilito Peter Huchel laboris en Orienta Berlino ĉe radiostacio. Ekde 1949 li estis ĉefredaktoro de renoma kultur-revuo, sed pro konfliktoj kun politikaj funkciuloj li en 1962 devis forlasi tiun ĉi postenon. En 1971 li fine transloĝiĝis de GDR al FRG. Li mortis en Staufen im Breisgau, Badeno-Vurtembergo.

Listo de verkoj redakti

  • Gedichte (poemoj, 1948)
  • Chausseen, Chausseen (poemoj, 1963)
  • Die Sternenreuse (poemoj verkitaj 1925-1947, eld. 1967)
  • Gezählte Tage (poemoj, 1972)
  • Die neunte Stunde (poemoj, 1977)

En Esperanto aperis redakti

  • Soldata tombejo. - En: La muzino / eld. Rikardo Ŝulco. - Paderborn : Esperanto-Centro, 1992