Peter Schmidhuber

germana politikisto

Peter SCHMIDHUBER [ŝmithuber] (naskiĝinta la 15-an de decembro 1931 en Munkeno, mortis la 26-an de decembro 2020) estis germana politikisto. Li interalie estis komisaro en la unua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1985 kaj 1989. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn ekonomio kaj okupateco , sed ne dekomence, nur post septembro 1987, kiam li transprenis la taskon de sia samlandano Alois Pfeiffer. Dum la sekva dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1989 kaj 1993, li respondecis pri la fako bilancoj, kaj ankaŭ dum la tria periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, inter la jaroj 1993 kaj 1995, li respondecis pri la sama fako. Peter Schmidhuber ekde la jaro 1952 estas membro de la konservativa partio CSU de Germanio.

Peter Schmidhuber
Persona informo
Peter Schmidhuber
Naskiĝo 15-an de decembro 1931 (1931-12-15)
en Munkeno
Morto 26-an de decembro 2020 (2020-12-26) (89-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Munkena universitato vd
Partio Kristan-Sociala Unio en Bavario vd
Profesio
Okupo politikistojuristo vd
Aktiva en MunkenoBonno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Schmidhuber studis juron kaj ekonomion en sia naskiĝurbo inter la jaroj 1951 kaj 1960. Li laboris en la financa ministrejo de Bavario de 1961 ĝis 1966 kaj estis jura konsilanto inter 1961 kaj 1978. De 1965 ĝis 1969 kaj denove de 1972 ĝis 1978 li estis membro de la germana parlamento Bundestag. De 1978 ĝis 1987 li elektiĝis membro de la bavaria parlamento, kaj samtempe estis kunlaboranto de la siaepoke tre konata konservativa politikisto Franz Josef Strauß. Inter la jaroj 1987 kaj 1995 li, kiel menciite, laboris por la Eŭropa Komunumo, kaj poste iĝis membro de la direktoraro de la nacia banko de Germanio.