Petržalka
Petržalka, (Pozsonyligetfalu hungare, germane Engerau / Ungerau) estas iama vilaĝo, nun urboparto de Bratislavo en Slovakio.
Petržalka | ||
hungare: Pozsonyligetfalu, germane: Engerau | ||
kvartalo | ||
Bratislavo - Petržalka
| ||
|
||
Oficiala nomo: Petržalka | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo | |
Distrikto | Distrikto Bratislavo 5 | |
Historia regiono | Supra Hungarujo Pozsony | |
Parto de | Bratislavo | |
Lokaj patroj | 9
| |
Tipo de parto | Urba parto | |
Konstruaĵo | Nova ponto | |
Riveroj | Danubo, Chorvátske rameno | |
Situo | Petržalka | |
- alteco | 136 m s. m. | |
- koordinatoj | 48° 07′ 20″ N 17° 07′ 00″ O / 48.12222 °N, 17.11667 °O (mapo) | |
Areo | 28,68 km² (2 868 ha) | |
Loĝantaro | 111 778 (31.12.2010) | |
Denseco | 3 897,42 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1225 | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 85X XX | |
Telefona antaŭkodo | +421-02 | |
Aŭtokodoj | BA, BL | |
NUTS | 529460 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| ||
Petržalka enkadre de Bratislavo
| ||
Vikimedia Komunejo: Petržalka | ||
Retpaĝo: www.petrzalka.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
Situo redakti
La urboparto situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de dekstra Danubo, inter Danubo kaj Aŭstrio, laŭ ĉefvojo kaj aŭtoŝoseo Budapeŝto-Bratislavo, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Bratislavo-Vieno, laŭ fervojo Hegyeshalom-Bratislavo. Urbocentro de la ĉefurbo troviĝas 1 km.
Historio redakti
Ekde la pratempoj la loko estis trapasejo tra la Danubo. Dum regado de Andreo la 2-a precipe peĉenegoj loĝis tie. Post la tatara invado germanoj alvenis. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1278 en formo "Flezyndorph". Rifuĝintaj kroatoj alvenis en la 16-a jarcento. En 1809 la francoj okupis la vilaĝon, dume okazis incendio. Tiutempe la inundoj estis oftaj. En la 19-a jarcento la loko iĝis feriejo de Bratislavo. En 1890 konstanta fera ponto konstruiĝis, post 1 jaro la fervojo ekfunkciis al Szombathely. En 1910 loĝis en la vilaĝo 2947 da homoj, (1997 germanoj, 495 hungaroj kaj 318 slovakoj).
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Bratislavo, al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo apartenis al Germanio. Post la 2-a mondmilito la germanoj kaj la hungaroj estis deportitaj, la vilaĝo aliĝis al Bratislavo. Dum la socialismo tie konstruiĝis la plej granda loĝkvartalo de Slovakio. En 2001 loĝis en la urboparto 117 227 da homoj, (108 600 slovakoj, 4259 hungaroj, 1788 ĉeĥoj, 219 germanoj). Ekde 2008 Hungario, Aŭstrio kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, la limoj malaperis. La travojaĝo estas libera kaj senĝena.