Petro de Žitava (naskiĝis inter 1260-1270 - mortis ĉ. 1339) estis abato kaj kronikisto en Zbraslav.

Petro de Žitava
Persona informo
Naskiĝo 1260-1270
en Zittau
Morto ĉ. 1339
en Praha-Zbraslav
Religio kristanismo vd
Profesio
Okupo verkistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Chronicon Auluae Regiae
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el Zittau en Germanio, kiu tiam apartenis al Bohemio kaj havis ĉeĥan nomon Žitava. Post 1297 li eniris cistercianan monaĥejon kaj fariĝis konfidanto de abato Konrado kaj lia akompananto dum liaj eksterlandaj vojaĝoj. En 1313 li mem fariĝis abato.

En sia latinlingva Kroniko de Zbraslav (Chronicon Auluae Regiae) li daŭrigis verkon de abato Oto (tiu abatis mallonge en 1297), kiu celis omaĝi la fondinton de la monaĥejo, Venceslaon la 2-a. La verko de Oto ĉesis ĉe la jaro 1297.

Petro vastigis la temon, priskribis la historion de la tuta lando kaj mencias ankaŭ eksterlandajn eventojn, precipe tiujn, kiujn li mem ĉeestis. La kroniko finiĝas en 1338. La kroniko estas verkita per kultivita stilo kaj traplektita per versoj kaj citaĵoj el klasikuloj.