Petrola geologio

studfako de geologio pri nafto

Petrola geologionaftogasa geologio estas la aplika branĉo de geologio, esploranta formiĝon kaj amasiĝon de la hidrokarbonoj por prognozi troveblon de la hidrokarbonaj kuŝejoj, elekton de maniero de ilia prospektorado, kalkulado de ilia kapacito kaj ekspluatado.

Petrola geologio esploras konsiston de la hidrokarbonoj kaj enspacigantaj ilin rokaĵoj, de akompanaj akvoj, formojn de ilia kuŝado subtere, kondiĉojn de iliaj formiĝo kaj detruiĝo, ilian genezon. La ĉefa esplorata objekto estas formiĝoj kaj amasiĝoj de la hidrokarbonoj. Je la minerala nivelo temas pri bobeloj de hidrokarbonaj gasoj, gutoj de likvaj kaj insertaĵoj de malmolaj hidrokarbonoj en kristaloj, membranoj ĉirkaŭ mineralaj kaj polimineralaj grajnoj. Je la rokaĵa nivelo tio estas disaj hidrokarbonoj kaj iliaj koncentriĝintaj amasiĝoj en tavoloj. Je la superrokaĵa nivelo petrola geologio esploras kuŝejojn kaj minejojn. Je la litosfera nivelo ĝia esplorobjekto estas la naftogasaj zonoj, basenoj kaj nodoj de naftogasa amasiĝo.

Petrola geologio formiĝis en la du unuaj jardekoj de la 20a jarcento, instigita de apero de la eksplodmotoro, kaj komencis de la kolektado kaj analizado de la prospektoraj datumoj.

Literaturo redakti

  • Бакиров А. А., Бордовская М. В., Мальцева А. К., Табасаранский З. А., Геология и геохимия нефти и газа — Недра, Москва, 1982 г., 288 стр.

Eksteraj ligiloj redakti