Petrolina (Pernambuko)

Petrolina estas municipo, universitata urbego kaj diocezo de la brazila subŝtato Pernambuko.

Petrolina
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 56300-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 386 786  (2022) [+]
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 24′ S, 40° 30′ U (mapo)-9.3927777777778-40.507777777778Koordinatoj: 9° 24′ S, 40° 30′ U (mapo) [+]
Alto 376 m [+]
Areo 4561,872 km² (45 618 7.2 ha) [+]
Petrolina (Brazilo)
Petrolina (Brazilo)
DEC
Petrolina
Petrolina
Situo de Petrolina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Petrolina [+]
vdr
Flago de Petrolina
Blazono de Petrolina

Bazaj informoj redakti

 
Petrolina en la subŝtato Pernambuko (ruĝe)

Geografio redakti

 
Avenuo en Petrolina
 
Altaj domoj en Petrolina
 
Nokta Petrolina

Petrolina situas sur montetaro, laŭ maldekstra bordo de rivero São Francisco en orienta parto de la lando. Laŭ la dekstra bordo etendiĝas Juazeiro. Salvador de Bahio troviĝas 512, Recife 730, Braziljo 1550, Rio-de-Ĵanejro 1927, San-Paŭlo (urbo) 2138, Curitiba 2468, Campo Grande 2537, Manaus 2834, Porto Alegre 2246 km.

Historio redakti

Petrolina estis fondita en 1870. La kresko de Petrolina estas sekvo de la konstruado de la Sobradinho-Digo en 1982. La akvorezervujo evoluigis la agrikulturon helpe de la irigacio, tiutempe multe da enmigrantoj alvenis.

Ekonomio redakti

En ĉirkaŭaĵo de Petrolina tradicie estas agrikulturo (vinbero]]j, mangoj, gujavoj, bananoj, kokosoj, melonoj, industriaj tomatoj, cepoj). Menciindas ankaŭ la bredado (kaproj, ŝafoj, brutoj, porkoj, azenoj, muloj, ĉevaloj).

Klimato redakti

En Petrolina la averaĝa jara temperaturo varias inter 21-33 °C. Jare pluvas po 577 mm. La pluvosezono komenciĝas en decembro kaj finiĝas en majo. Post tio la klimato daŭre estas seka.

Trafiko redakti

Juazeiro kaj Petrolina estas ligita per ponto. La urbego estas la norda finstacio de fervojo. La du grandurboj, estas ligitaj per moderna ponto. La flughaveno estas plejparte por regionaj flugoj, krome estas internacia eksportado de freŝaj fruktoj.

Vidindaĵoj redakti

 
Katedralo de Petrolina
Larĝa riverborda panoramo pri Orla - Petrolina

Fontoj redakti

  • [1] angle
  • Angla Vikipedio helpe de WikiTrans