La petrolindustrio inkludas la tutmondajn procezojn de esplorado, elfosado, rafinado, transportado (ofte pere de naftoŝipoj kaj naftotuboj), kaj merkatado de petrolaj produktoj. La plej granda volumo de produktoj estas de fuelo kaj de benzino (petrolo). Petrolo (oleo) estas ankaŭ la kruda materialo por multaj kemiaĵoj, kiaj kuraciloj, solvantoj, sterkoj, pesticidoj, kaj plasto.

Mondaj rezervejoj de nafto, 2009.

Industrio redakti

Petrolo estas ŝlosila por multaj industrioj, kaj ege gravas por la tenado de industria civilizo en sia nuna formo, kaj tiele estas kerna afero por multaj landoj, ĉu se ili havas nafton aŭ ne. Nafto enkalkuliĝas por granda procento de la tutmonda konsumo de energio, game el malalta 32% por Eŭropo kaj Azio, al alta 53% por Mezoriento.

Aliaj konsum-modeloj de aliaj geografiaj regionoj estas jene: Suda kaj Centra Ameriko (44%), Afriko (41%), kaj Nordameriko (40%). La mondo konsumas 30 mil milionojn da bareloj (4.8 km³) da nafto jare, kaj disvolvigitaj landoj estas la plej grandaj konsumantoj. Usono konsumis 25% el la nafto produktita en 2007.[1] La produktado, distribuado, rafinado, kaj pomalgrando de petrolo kiel tuto estas la plej granda industrio de la mondo laŭ termunoj de dolarvaloro.

Registaroj kiaj tiu de Usono havigas fortan publikan subvenciaron al petrolkompanioj, kun ĉefaj impostaj reduktoj je virtuale ĉiu stadio de la nafta esplorado kaj elfosado, inklude la kostojn de luado de naftejoj kaj bor-ekipado.[2]

Grandaj entreprenoj redakti

Referencoj redakti

  1. "The World Factbook". Country Comparison - Oil Consumption. Found at https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/rankorder/2174rank.html Arkivigite je 2018-12-26 per la retarkivo Wayback Machine
  2. New York Times, 2010 July 3, "As Oil Industry Fights a Tax, It Reaps Subsidies," http://www.nytimes.com/2010/07/04/business/04bptax.html?_r=1

Literaturo redakti

  • (2015) Groundbreakers: the Story of Oilfield Technology and the People Who Made It Happen. UK: FastPrint. ISBN 978-178456-187-1.
  • Miryusif Mirbabayev, Concise History of Azerbaijani Oil. Baku, Azerneshr, (2008), 340pp.

Eksteraj ligiloj redakti