Pieter van Foreest estis nederlanda kuracisto, unu el la plej elstaraj de la Nederlanda Respubliko. La nederlanda Hipokrato dum 37 jaroj okupis kuracistan postenon en la urbo Delft. Van Foreest rompis la kutimon fidi siajn traktaĵojn sur historiajn tekstojn, kaj anstataŭe li sekvis siajn proprajn observojn. Li registris siajn observojn en longa serio da publikaĵoj. Dum multaj jaroj post lia morto, multaj kuracistoj daŭre uzis liajn sciojn kaj lertecon. Li estis vere moderna kuracisto por sia epoko.

Petrus Forestus
(1521-1597)
Verko pri uroskopio, eldonita de Peter van Foreest, en 1589
Verko pri uroskopio, eldonita de Peter van Foreest, en 1589
Persona informo
Naskiĝo 1521
en Alkmaar, Nederlando
Morto 10-a de marto 1597[1]
en Alkmaar, Nederlando
Lingvoj latina vd
Loĝloko Oude Delft 147, Delft vd
Ŝtataneco Nederlando vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Loveno
Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Universitato de Venecio
Universitato de Lejdeno
Familio
Patro Jorden van Foreest vd
Gefratoj Jacob van Foreest • Nanning van Foreest • Dirk van Foreest • Jan van Foreest vd
Profesio
Okupo kuracisto • klasikisto • universitata instruisto • personal physician vd
Laborkampo medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Bildo de Pieter van Foreest, pentrita inter 1586 kaj 1600, far Hendrick Goltzius (1558-1617).
 
Bildo de Pieter van Foreest, kaj Andreas Vesalius.

Petrus Forestus estis filo de Jorden van Foreest (1494-1559) kaj Margaretha Beyers (c1495-1546)[2], filino de Nanning van Foreest (1529-1592). Li ricevis fruan lernadon en siaj hejmurbo en la Latina Lernejo de Alkmaar. Li lernis medicinon kun Andreas Vesalius en Padovo kaj Berengario da Carpi en Bolonjo.

Ĉirkaŭ 1536 li komencis studi en la Universitato de Loveno. En 1540 li komencis la tiam konata ‘’peregrinatio Academica’’, ia eduka vojaĝo en kiu li vizitadis diversajn Eŭropajn universitatojn ĝis kiam li gradiĝis pri medicino. Dum tri jaroj li restis en Bolonjo, poste li studis en Padovo, Universitato de Venecio kaj Ferrara. En la 29-a de novembro 1543 li diplomiĝis en la Universitato de Bolonjo. Tiam li laboris kelkatempe en Romo kaj Parizo. En 1546, li reiris al Alkmaar, kie li ekpraktikis medicinon. En 1546, li edziĝis al Eva van Teijlingen (1525 – 1595).

En 1558, Forestus nomumiĝis kuracisto de la urbo Delft, posteno kiun li okupis dum pli ol 37 jaroj. Post tio, Forestus ripete estis konsultita de membroj el la princa familio.

Forestus estis invitita de la Kuratoroj de la ĵus fondita Universitato de Lejdeno por ĉeesti la inaŭguran ceremonion en la 8-a de februaro 1575. Li partoprenis en la festa procesio kiel ‘’doktoro kaj profesoro pri medicino’’ kaj restis en Lejdeno ĝis la 12-a de februaro kiel signanto de la statutoj de la nova universitato. Post tio li reiris al Delft. Li plej ŝatis sian medicinan praktikon, kaj neniam decidis pri ia akademia pozicio.

Post la murdo de la Princo Vilhelmo la Silentulo, en la 10-a de julio 1584, Forestus estris la nekropsian procedon same kiel la embalzamigon kune kun sia amiko Cornelius Busennius (1542-1600). Krom tio ili faris ampleksan raporton pri la nekropsio al la Ŝtatoj de Nederlando.

Petrus Forestus mortis en la 10-a de marto 1597. Tiuepoke li estis 75-jaraĝa. Liaj restaĵoj sepultiĝis en la Granda Preĝejo de Sankta Laŭrenco, en Alkmaar en la 13-a de marto 1597. La lasta linio sur lia tomboŝtono tekstas: ‘’ Hippocrates batavus si fuit ille fuit’’ (Se iam estis nederlanda Hipokrato, tiu homo estis li.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti