Petrus Jonæ Helsingius

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Petrus Jonæ Helsingus.

Petrus Jonæ Helsingius (* Hälsingland, en la 1592 - Falun, en la 23-a de junio 1663) estis sveda kleriko kaj pastoro de la preĝejo en Mora de 1629 ĝis 1641, kaj de la preĝejo de Falun de 1641 ĝis 1663. En 1610 li estis instruisto en Västerås. Dum sia studentatempo li estis sendita eksterlanden, kune siaj samklasanoj Georg Stiernhielm (1598-1672)[1], Jonas Columbus (1586-1663)[2] kaj la episkopo Johannes Rudbeckius, la Maljuna (1581-1646)[3][4], kaj en la Universitato de Wittenberg li diplomiĝis kiel Magistro pri Filozofio.

Petrus Jonæ Helsingius
Sveda kleriko kaj pastoro
Persona informo
Naskiĝo 1592
en Hälsingland,  Svedio
Morto 23-a de junio 1663
en Falun,  Svedio
Religio Luteranismo
Ŝtataneco Svedio vd
Familio
Infanoj Henricus Petri Moræus vd
Profesio
Okupo pastro vd
pastoro en Mora
Dum 1629 ĝis 1641
pastoro en Falun
Dum 1641 ĝis 1663
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Post sia reveno, en 1625, li estis ordinita preleganto kaj kun-rektoro en la Primara Lernejo de Västerås kaj en 1629 fariĝis vikario en la paroko de Mora. Lia simpleco asociita al sia serioza karaktero igis lin tre populara tra la tuta provinco kaj en 1641 li fariĝis vikario de Falun. La reĝino Kristina tre alte estimis lin, kaj amuziĝis per liaj ŝercoj kaj malkaŝa maniero esprimiĝi.

Li estis patro de Henricus Petri Moræus (1630-1691)[5]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti