Petro de Muzando (1120-1194) estis itala kuracisto kaj profesoro en la Medicina Lernejo de Salerno, aŭtoro de pluraj verkoj pri la dietoj de la malsanularo, profesoro de Maŭro de Salerno (1130-1214) kaj Egidio de Korbejo (1140-1224), kiu eĉ rekomendis en siaj tekstoj la kokido-supon por la resaniĝo de la malsanuloj.

Musandinus de Salerno
(1120-1194)
Miniaturo portretante la Medicinan Lernejon de Salerno el kopio trovita en la Kanono de Aviceno.
Miniaturo portretante la Medicinan Lernejon de Salerno el kopio trovita en la Kanono de Aviceno.
Persona informo
Naskiĝo 1120
Morto 1194
en Salerno,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Medicina Lernejo de Salerno
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En siaj lecionoj en la fakultato Petro kutime uzis la kompendion de lia majstro Bartolomeo de Salerno titolita "Practica medicinae", kiu dividiĝis en du partoj: la unua estis traktaĵo pri medicino kaj ties agado; la dua parto diskutis pri malsanoj kaj ĝiaj terapioj kaj siavice dividiĝis en du aliaj sekcioj: "universala" aŭ pri malsanoj de la tuta korpo (febroj, sekvata de aliaj malsanoj tiaj kiaj lepro, iktero, ktp) kaj apartaj malsanoj al malsamaj membroj de la korpo, en la ordo de la kapo ĝis la piedfingro.[1]

Verkaro redakti

  • Summula de praeparatione ciborum et potuum infirmorum ("Kompendio pri la preparado de manĝaĵoj por la malsanuloj")
  • De Cibis et Potibus Febricitantium ("Manĝaĵoj kaj drinkaĵoj kiuj kaŭzas febron")
  • De diaeta in acutis ("Pri malsanigaj dietoj")
  • De clisteribus suppositoriis syringis et pessariis[2]
  • Summa de opiatis ("Kompendio pri la opioidoj")
  • Liber de cibariis infirmorum ("Libro pri la manĝaĵoj por la malsanuloj")[3]

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Alfano di Salerno (1015-1085) itala monaĥo, ĉefepiskopo de Salerno kaj aŭtoro de traktaĵo pri medicino.
  • Trotula de Salerno (1097) aŭtor(in)o de la verko "De mulierum passionibus"
  • Bartolomeo de Salerno (1110-1160)
  • Maŭro de Salerno (1130-1214)
  • Egidio de Korbejo (1140-1224)
  • Abella de Salerno (1380) itala aŭtorino de la verko "De atra bili" kaj kiu vivis dum la regado de Karlo la 6-a.

Referencoj redakti

  1. Medieval Medicine: A Reader, Faith Wallis
  2. Digitised Manuscripts. Arkivita el la originalo je 2016-06-04. Alirita 2017-01-19.
  3. Academia.edu