Petrus Vulcanius (1503-1571) (Bruĝo, en la 1503 - Meĥleno, en la 1571) estis belga erudiciulo kaj humanisto.

Petrus Vulcanius
(1503–1571)
Trilingva Kolegio de Loveno, tie kie Petrus Vulcanius studis.
Trilingva Kolegio de Loveno,
tie kie Petrus Vulcanius studis.
Persona informo
Naskiĝo 1503
en Bruĝo,  Belgio
Morto 1571
en Meĥleno,  Belgio
Alma mater Universitato de Loveno
Profesio
Okupo latinisto vd
vdr

Li estis filo de Andries De Smet kaj Margriete Krippijn. Li edukiĝis en la Bogaerdenschool, en Bruĝo, kiu estis lernejo por infanoj malriĉaj kaj forlasitaj, apogitaj de la urbestraro. En junio 1523, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Loveno kiel "marlriĉa homo". Tie ĉi ankaŭ li finance apogiĝis de la urbo Bruĝo. En 1527, li diplomiĝis pri juro.

Poste, li daŭrigis sian studadon en la Trilingva Lernejo, en Loveno, kie li akiris sian kapablecon en la latina kaj greka.

Li estis amiko de Erasmo de Roterdamo, de la helenisto Johano Strazelius († 1559), kaj de la profesoro pri la hebrea Johano van Kampen (1490-1538)[1], krom sia samurbulo Johannes Vasaeus (1511-1561)[2] kaj Jacob van Halewijn, kanoniko kiu apartenis al la ĉapitro de la Preĝejo de Nia Sinjorino, en Bruĝo.

Dank'al rekomendoj de Erasmo kaj Juan Luis Vives (1493-1540)[3], Vulcanius vivis en Londono inter 1529 kaj 1531 kiel mentoro de Charles Blount, filo de Vilhelmo Blount (1478-1534)[4], Lordo Mountjoy. En la 1-a de septembro 1531 li estis nomumita leĝa oficisto en la urbo Bruĝo. El tiu tempo antaŭen li tenis rilatojn kun multaj humanistoj en Bruĝo, tiel kiel Vives, Jakobus Curtius, Johano Fevino, Georgo Kasandro krom multaj aliaj.

En 1543, li faris vojaĝon al Germanio kaj Italio. En la sama jaro, li edziĝis al Adrianette Truwaert, kaj el tiu geedziĝo ili havis kvin gefilojn. En la 1-a de februaro 1550 Petrus Vulcanus nomumiĝis administranto en urbo Middelburg, en Zelando. Lia kariero atingis la plej altan pinton en februaro 1557 kiam li estis nomumita Granda Konsilisto de Meĥleno, ofico kiun li tenis ĝis la fino de sia vivo, en 1571.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj