La termino peza infanterio referencas al trupoj de infanterio tre forte armitaj kaj kun fortaj armaĵoj. La termino kontraŭas al malpeza infanterio, komponita ankaŭ de piedirantaj soldatoj sed kun armilaro relative pli malgranda. La atingoj de la peza infanterio havigis grandajn sukcesojn al la armeoj de la Antikva Grekio kaj de la Romia Imperio (vidu artikolon Legio).

Pezinfanteriaj hoplitoj de Antikva Grekio en falanga formaĵo.

La termino "peza infanterio" ne havas klaran uzon en la modernaj armeoj. Oni subkomprenas ke la peza infanterio havas pafarmilojn de pli granda kalibro kaj pli granda detrukapablo, por kio oni uzas pezajn armilojn kiaj haŭbizoj, maŝinpafiloj, rakedlanĉiloj aŭ grenadlanĉiloj. La termino veturila infanterio estas foje uzata por referenci al tiu infanterio kiu uzas ankaŭ blenditajn vehiklojn.

Male al la malpeza infanterio, kies ĉefa taktika forto kuŝas en ilia moveblo, ĉe la peza infanterio oni celas la profiton de forta armilaro en bataloj plej rekte eblaj kontraŭ la malamiko.