Pezinok

urbo de Slovakio

Pezinok, hungare Bazin, germane Bösing estas urbo en Slovakio.

Pezinok
hungare: Bazin, germane: Bösing
urbo
Preĝejo en Pezinok
Blazono
Oficiala nomo: Pezinok
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Bratislavo
Distrikto Distrikto Pezinok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Malgrandkarpata regiono
Montaro Malgrandaj Karpatoj
Memorindaĵo Pezinok kastelo
Riveroj Limbašský Potok, Viničnianský Kanál, Blatina
Situo Pezinok
 - alteco 152 m s. m.
 - koordinatoj 48° 17′ 31″ N 17° 15′ 58″ O / 48.29194 °N, 17.26611 °O / 48.29194; 17.26611 (mapo)
Areo 72,755 km² (7 275,5 ha)
Loĝantaro 22 068 (31.12.2009)
Denseco 303,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1208
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 902 01
Telefona antaŭkodo +421-33
Aŭtokodoj PK
NUTS 508179
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
Vikimedia Komunejo: Pezinok
Retpaĝo: www.pezinok.sk
Portalo pri Slovakio
Kastelo de Pezinok

Situo redakti

Pezinok situas ĉe renkontiĝo de Malgrandaj Karpatoj kaj ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Bratislava-Modra (urbo), laŭ fervojo Bratislava-Trnava. La ĉefurbo troviĝas 20 km.

Historio redakti

La unua mencio pri la loko devenis el 1208 en formo terra Bozin. Familio Szentgyörgyi konstruis fortikaĵon en la 13-a jarcento, kiun familio Illésházy trakonstruis renesanca burgo en 1608. Apude komence loĝis ministoj, oni trovis orojn kaj arĝentojn. Poste oni okupiĝis pri vinkulturo. En la 16-a jarcento germanoj alvenis. La komunumo iĝis libera reĝa urbo en 1647. La urbomuroj en 1643 formiĝis. En la 17-a jarcento la urbo apartenis al la plej riĉaj hungaraj urboj pro la vinkulturo. En 1683 Emeriko Thököly, en 1704 Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon. Sekvis pli pacemaj tempoj, kie tiu urbo perdis la gravecon. La kuracbanejo estis fama tutlande. Okazis incendio en 1832. En la 19-a j.c. industria produkto komenciĝis. Tie ekfunkciis la unua hungara fabriko pri sulfatacido. En 1910 loĝis en la urbo 4809 da homoj (2642 slovakoj, 1558 germanoj kaj 575 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Szenc, poste al Ĉeĥoslovakio. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj. Ekde 1993 la urbo slovakiĝis. Nun loĝas tie 21000 da homoj, preskaŭ senescepte slovakoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Partneraj urboj redakti