Philip Bard

usona psikologo

Phillip BARD (Port Hueneme, Kalifornio, 1898 - 1977) estis usona fiziologo, profesoro. Bard gradiĝis en Princeton kaj Harvard, Walter Cannon superrigadis lian doktorigan disertacion.

Philip Bard
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1898 (1898-10-25)
en Port Hueneme
Morto 5-an de aprilo 1977 (1977-04-05) (78-jaraĝa)
en Santa Barbara
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard vd
Profesio
Okupo psikologo • universitata instruisto • fiziologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ gradiĝo, servis kiel volontulo de ambulancoj dum la Unua Mondmilito en Francio (1917-1919). En 1929 li estis elektita membro de la Usona Societo de Fiziologio. Post sia doktoriĝo li laboris en Princeton (1928-1931) kaj Harvard (1931-1933), ĝis en 1933 iĝis profesoro kaj direktoro de la Departemento de Fiziologio de la Universitato Johns Hopkins, posteno kiun li estis ĉiam dezirinta. Li estis dekano de la Fakultato de Medicino en la periodo 1953-1957.

Lia esplorado centriĝis en la funkcioj de la nerva sistemo, speciale pri kiel la cerbo peras en la kontrolo de la emocioj (biopsikologio de la emocio), la vestibla sistemo kaj la malordoj de movado. Li realigis gravajn kontribuojn en la lokigo de la funkcio kaj en la koncepto de la neŭra centro, kio havis evidentan efikon en la postaj esploroj.

En al kampo de la psikobiologio de la emocio, Bard reprenis la proponojn de sia instruisto Walter Cannon por ampleksigi kaj disvastigi ilin per tio kio estas konata kiel teorio de Cannon-Bard.

Verkoj redakti

  • Bard, P. «Limbic elements in the publication policies of the APS». Physiologist 6: 324- 327, 1963.
  • Bard, P. «The ontogenesis of one physiologist». Annu. Rev. Physiol. 35: 1-16, 1973.

Bibliografio redakti

  • Fenn, W. O. History of the American Physiological Society: The Third Quarter Century, 1937-1962. Washington D. C., Am. Physiol. Soc., 1963, p. 8-9.
  • Mountcastle, V. B. «Philip Bard, 1898-». Physiologist 18: 1-5, 1975.
  • Mountcastle, V. B. «Philip Bard, 1898-1977». Physiologist 20(3): 1-2, 1977.