Philip José Farmer

usona verkisto

Philip José FARMER [FILip ĥoZE FARmar] (naskiĝis 26-a de januaro 1918 en North Terre Haute en Indianao, mortis 25-a de februaro 2009) estis usona verkisto, plej konata pro siaj sciencfikciaj kaj fantastaj romanoj kaj noveloj.

Philip José Farmer
Persona informo
Philip José Farmer
Naskonomo Philip José Farmer
Naskiĝo 26-an de januaro 1918 (1918-01-26)
en Terre Haute, Indianio
Morto 25-an de februaro 2009 (2009-02-25) (91-jaraĝa)
en Peoria, Ilinojso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Bradley • Peoria High School vd
Profesio
Alia nomo Kilgore Trout vd
Okupo romanisto • sciencfikcia verkisto • verkisto vd
Aktiva dum 1946– vd
Verkado
Verkoj Rivermondo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Multe da lia verko temis pri reinterpretado de iamaj personoj el fikcio kaj historio, ekzemple The Other Log of Phileas Fogg (La alia loglibro de Phileas Fogg), en kiu li plenigas la tempotruojn el la Le tour du monde en quatre-vingt jours (Ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj) de Jules Verne per interplaneda milito, aŭ lia romanserio Riverworld (Rivermondo), kiu pritraktas la aventurojn de Richard Francis Burton kaj Mark Twain tra bizara postmorta mondo, kie ĉiun homon iam vivintan revivigis samtempe iu mistera povo.

En ties 2-a volumo The Fabulous Riverboat ("La fabela riverŝipo"), Hermann Göring predikas pacan religion de Eklezio de la Dua Ŝanco pere de Esperanto, komuna lingvo de resurektinta homaro. Samuel Longhorn CLEMENS (Mark Twain) fondas landon nomitan "Parolando".

La verkoj de Farmer ofte enhavis seksumajn temojn: lia kolekto de noveloj Strange Relations (Strangaj rilatoj) estis rimarkinda evento en la historio de seksumado en sciencfikcio.

Eksteraj ligiloj redakti