Philipp KISEL, ankaŭ Philipp Kiselius (naskiĝinta en la 15-a de marto 1609 en Fulda, mortinta en la 28-a de aŭgusto 1681 en Aschaffenburg) estis germana jezuito, predikisto kaj edifa aŭtoro.

Philipp Kisel
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1610 (1610-01-01)
en Fulda
Morto 1-an de januaro 1681 (1681-01-01) (71-jaraĝa)
en Aschaffenburg
Lingvoj latina
Memorigilo Philipp Kisel
Okupo
Okupo predikisto
vdr
Philipp Kisel, Pasionaj predikoj, Bamberg 1679
Philipp Kisel, Funebra prediko por princepiskopo Philipp Valentin Voit von Rieneck, Bamberg, 1672

Vivo kaj agado redakti

Pri lia naskiĝjaro kelkaj ankaŭ proponas 1610 kaj ankaŭ pri la naskiĝurbo oni ne tute certas (ĉu Fulda, ĉu ie alie el la orienta landgraflando Hesio-Kaselo?). En siaj publikaĵoj li ofte aperas kun la kromnomo el Fulda.

Kisel iĝis jezuito en 1627 kaj studis filozofion en Franclando kaj teologion en Hispanio. Post la reveno en Centran Eŭropon li iĝis instruisto de retoriko kaj filozofio en sia ordena provinco. La majenca ĉefepiskopo faris lin katedrala predikanto. Poste Kisel plenumis tiun ĉi oficon ankaŭ en la katedraloj de Speyer, Worms, Würzburg kaj finfine Bamberg. Ĉi tie li krome estas profesoro universitato.[1] Kisel havis specialan konfidon de la princepiskopo Philipp Valentin Voit von Rieneck, kiu de sur la mortlito petis de Kisel, konfirmi antaŭ imperiestro Leopoldo la 1-a la sinceran lojalecon.[2] Por la menciita episkopo Kisel ankaŭ faris la funebran predikon en 1672, kiu poste presitis.

En 1674 li estis rektoro de la jezuita kolegio de Worms. Siatempe li estis unu el la plej konataj ambonaj oratoroj katolikaj de Germanio kaj la predikoj en pluraj volumoj eldonitis; i.a. estas de li la unua postmezepoka presita prediko pri la adorestimo de la Tre Sankta Koro de Jesuo (Mainz, 1666).[3] Krome la plej malnova vivpriskribo de al beatulo Liborius Wagner (ĉ. 1661) surpaperigitis de Kisel.[4]

Kisel mortis en la jezuita kolegio de Aschaffenburg.

Literaturo redakti

  • Joachim Heinrich Jäck: Pantheon der Literaten und Künstler Bambergs, Band 3 u. 4, Bamberg, 1813, Spalte 551; (skanaĵo)
  • Johann Nepomuk Brischar: Die katholischen Kanzelredner Deutschlands seit den drei letzten Jahrhunderten, Band 2, S. 517, Hurter Verlag, Schaffhausen, 1867; (skanaĵo)
  • Gina Dahl: Book Collections of Clerics in Norway, 1650–1750, 2010, S. 137, ISBN 9004188991; (skanaĵo)

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti

  1. Bernhard Spörlein: Die ältere Universität Bamberg (1648-1803): Studien zur Institutionen- und Sozialgeschichte, Band 2, S. 1342 u. 1457, 2004, ISBN 3931278158; (Ausschnittscan)
  2. Dieter J. Weiss: Das exemte Bistum Bamberg: Die Bischofsreihe von 1522 bis 1693, Band 38 von: Germania Sacra, Neue Folge, Verlag Walter de Gruyter, 2000, S. 507, ISBN 3110166445; (Digitalscan)
  3. Josef Lenzenweger: Ecclesia Peregrinans: Josef Lenzenweger zum 70. Geburtstag, Wien, 1986, ISBN 3853696236, S. 226; (skanita eltiraĵo)
  4. Würzburger Diözesangeschichtsblätter, vol. 43, 1981, p. 107; (skanita eltiraĵo)