Philippe BUACHE (La Neuville-au-Pont, 7a de Februaro 1700 - Parizo, 24a de Januaro 1773) estis franca geografo.

Philippe Buache
Persona informo
Philippe Buache
Naskiĝo 7-an de februaro 1700 (1700-02-07)
en Parizo
Morto 24-an de januaro 1773 (1773-01-24) (72-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Akademio Reĝa de Arkitekturo vd
Familio
Parencoj Jean-Nicolas Buache vd
Profesio
Okupo arkitektogeografo • gravuristo • desegnisto • eldonisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Buache estis trejnita de la geografo Guillaume Delisle, al kies filino li edziĝis, kaj kiun li sukcedis en la Académie des sciences en 1730. Buache estis nomumita unua geografo de la reĝo en 1729. Li establis la dividon de la mondo laŭ maroj kaj riversistemoj. Li kredis en suda kontinento, hipotezo kiu estis konfirmata de postaj malkovroj. En 1754, li publikigis "Atlas physique." Li verkis ankaŭ kelkajn broŝurojn.

Philippe Buache, Carte d'une partie de l'Océan vers l'Équateur entre les costes d'Afrique et d'Amérique... Paris, 1737. Mapo gravurita sur kupro (63,5×48,3 cm).
Tiu mapo de 1753 de Philippe Buache situas Fusang ("Fou-Sang des Chinois", "Fusango de la Ĉinoj") norde de Kalifornio.

Lia nevo, Jean Nicolas Buache (La Neuville-au-Pont, 15a de Februaro 1741; Parizo, 21a de Novembro 1825), estis ankaŭ geografo de la reĝo.

Verkoj redakti

  • Considérations géographiques et physiques sur les découvertes nouvelles dans la grande mer (Paris, 1754). Tiu enhavas mapon de la okcidenta marbordo de Nordameriko.
  • Le parallèle des fleuves des quatre parties du monde pour servir a déterminer la hauteur des montagnes (1757)
  • Mémoire sur la traversée de la mer glaciale arctique (1759). Tiu enhavas lian hipotezon de Alaska duoninsulo.
  • Considérations géographiques sur les terres australes et antarctiques (1761)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti