Philippe Halsman

usona fotisto

Philippe Halsman (naskiĝis la 2-an de majo 1906 en Rigo, Latvio kiel latve Filips Halsmansgermane Philipp Halsmann [filip halsman]; mortis la 25-an de junio 1979 en Novjorko) estis portreta kaj moda fotisto. Post sia translokiĝo al Parizo en 1931 li uzis francigitan variaĵon de sia nomo, kiun li tenis kiam li poste pluvojis al Usono. Plurajn jardekojn li laboris por la fotoĵurnalisma magazino Life. Pli ol centfoje liaj fotoj videblis titolpaĝe de la magazino.

Philippe Halsman
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1906 (1906-05-02)
en Rigo
Morto 25-an de junio 1979 (1979-06-25) (73-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Loĝloko RigoLivonio
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio
Alma mater teknologia universitato Dresdeno
Okupo
Okupo fotisto • fashion photographer
vdr
Philippe Halsman: foto "Dalí Atomicus", ĉ. 1948

Vivo redakti

Philippe Halsman en Rigo naskiĝis kiel filo de la germanlingvaj baltaj judoj, la dentokuracisto Morduch Max Halsmann [morduĥ maks halsman] kaj la instruistino Ita Grintuch [ita grintuĥ]. Post la abituro en Rigo li en Dresdeno komencis studi elektroteknikon kaj krome honorarie laboris kiel fotisto por la eldonejo Ullstein [ulŝajn].

La 10-an de septembro 1928, dum ferio en Tirolo, li kun sia patro montgrimpis en centra parto de la Alpoj. La patro pro ĝis hodiaŭ neklaraj kialoj mortis dum tiu ekskurso. Ne estis atestantoj, kaj pluraj indicoj supozigis perfortan morton. Philippe tuj estis arestita, kvankam ne estis troveblaj iaj motivoj kial li volus mortigi la patron. Malgraŭ siaj deklaroj esti senkulpa, li de kortumo en Innsbruck estis kondamnita je 10 jaroj da malliberiĝo. Lige al la proceso aŭdiĝis pluraj kontraŭjudaj komentoj. En apelacia proceso li fine kondamniĝis je nur 4 jaroj da malliberiĝo. Pluraj famaj personoj pledis juĝi lin senkulpa, interalie Albert Einstein, Thomas Mann, Erich Fromm kaj Sigmund Freud. La 30-an de septembro 1930 la aŭstria federacia prezidanto pardonigis lin kaj samtempe ordonis lian tujan forsendon el Aŭstrio.

Post mallonga ripoziga restato en Suda Tirolo li translokiĝis al sia fratino en Parizo. Fine li plene profesiigis sian ĝistiaman hobion fotado, en 1931 en Parizo malfermis fotostudion kaj de tiam nomis sin Philippe Halsman. Baldaŭ li konatiĝis pro siaj portretaj kaj modaj fotoj. Krome li studis en la universitato Sorbonne. Post la okupo de Francio pere de Nazia Germanio en 1940 li komence ne ricevis elmigran vizon al Usono, sed post insista pledo fare de Albert Einstein fine tamen rajtis ekvivi en Usono.

En Novjorko li tuj aktivis kiel gazetara kaj moda fotisto, evidente sukcese, ĉar jam jaron post li en la tiutempe plej renoma magazino Life ricevis kontraktan fotistan laborpostenon. En 1945 li elektiĝis prezidanto de la organizaĵo American Society of Magazine Photographers. Aparte konata iĝis lia portreto de Albert Einstein el la jaro 1947. La eksterordinaran kvaliton de liaj fotoj ankaŭ montras la fakto ke en periodo de pli ol 20 jaroj sume 103 liaj fotoj konsistigis la titolpaĝon de la renoma magazino - pli da titolpaĝaj fotoj ol sukcesis iu ajn alia fotisto.

Specialaĵo de li estis la "saltaj bildoj" de politikistoj kaj personoj de la publika vivo, kiujn li realigis ekde la jaro 1959: la portretatoj por la foto estis petitaj salti de la grundo, kaj estis fotitaj en la salta momento - sur la bildoj ili ŝajnas ŝvebi. Aparte konataj iĝis tiuj nekutimaj portretoj de la usona ŝtatprezidanto Richard Nixon, de la artisto Salvador Dalí, la filmaktoro Fernandel aŭ de Eduardo la 8-a kun sia edzino, brita nobelo kiu estis reĝo de Britio malpli ol jaron kaj devis abdiki pro publika protesto kontraŭ lia planata edziĝo.

En 1960, en la plej arda fazo de la Malvarma Milito, Philippe Halsman kadre de pli longa restado en Moskvo li por la magazino Life portrete fotis la tiaman politikan gvidantaron de Sovetunio. En 1963 li nomumiĝis membro de la altlernejo Famous Photographers School ("lernejo de famaj fotistoj").

Dum sia tuta vivo li restis amiko de Salvador Dalí kaj pli ol 30 jarojn kunlaboris kun la artisto - la superrealisma influo de Dalí senteblas en multaj verkaĵoj de Philippe Halsman.