Philippe Henriot (Reims, 7a de januaro 1889 - Parizo, 28a de junio 1944) estis franca politikisto de ekstrema dekstro kaj membro de la franca milico dum la Dua Mondmilito.

Philippe Henriot
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1889 (1889-01-07)
en Reims
Morto 28-an de junio 1944 (1944-06-28) (55-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Katolika Universitato de Parizo
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto • entomologo
vdr

Biografio redakti

Henriot estis deputito de Gironde inter 1932 kaj 1942,[1] membro de la Fédération Nationale Catholique,[2] naciisto, kontraŭgermana, katoliko, tradiciisto, kontraŭkomunisto kaj antisemita,[3] kvankam dum la milito li ŝanĝis sian sintenon rilate al Germanio, kiun li tiam vidis kiel rimedo por liberigi la eŭropan civilizon el bolŝevismo.[4] Li estis konvikita sekvanto de Philippe Pétain,[5] kaj voĉdonis favore al havigo de plian povon al Pétain la 10an de julio 1940.[6] Li faris propagandon pere de la radio,[7] kaj okupis la 2an de januaro 1944 la postenon de Sekretario de Ŝtato de Informado kaj Propagando,[8] sub antaŭa premo fare de Nazia Germanio.[9]

Li estis murdita en atenco fare de membroj de COMAC (franca rezistado), maskitaj de membroj de la Milico la 28an de junio 1944.[10]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Philippe Henriot (1889-1944)». Base de données des députés français depuis 1789. Asamblée Nationale. Alirita la 2an de februaro 2019.
  2. Passmore, 2013, p. 245.
  3. Herpun, 1998, pp. 262-263.
  4. Chadwick, 2008, pp. 53 kaj 66.
  5. Azéma, 1996, p. 61.
  6. «Philippe Henriot (1889-1944)». Base de données des députés français depuis 1789. Asamblée Nationale.
  7. Passmore, 2013, pp. 362-363; Chadwick, 2008, p. 62.
  8. Azéma, 1996, p. 61.
  9. Passmore, 2013, p. 354.
  10. Newton, 2014, p. 215.

Bibliografio redakti

  • Azéma, Jean-Pierre (1996). «La stratégie en matière de propagande déployée par l'État vichyssois». Mélanges de l'Ecole française de Rome. Italie et Méditerranée 108: 55-63.
  • Chadwick, Kay (2008). «Philippe Henriot's utopia: Propaganda and the last days of Vichy». En: John West-Sooby (Ed.). Nowhere is Perfect: French and Francophone Utopias/dystopias (Newark: University of Delaware Press). ISBN 978-0-87413-048-5.
  • Herpin, Jacqueline (1998). «Henriot. Philippe. 1889-1944». En: Sylvie Guillaume y Bernard Lachaise (Eds.). Dictionnaire des parlementaires d'Aquitaine sous la Troisième République (Presses Univ de Bordeaux): 262-264. ISBN 2-86781-231-3.
  • Newton, Michael (2014). Famous Assassinations in World History: An Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-1-61069-285-4.
  • Passmore, Kevin (2013). The Right in France from the Third Republic to Vichy (en inglés). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-965820-6.