Phillip Parker King

Admiralo Phillip Parker King, membro de la Reĝa Societo de Londono kaj de la Reĝa Mararmeo (13a decembro 1791 - 26a februaro 1856) estis frua esploristo de la marbordoj de Aŭstralio kaj Patagonio.

Phillip Parker King
Persona informo
Phillip Parker King
Naskiĝo 13-an de decembro 1791 (1791-12-13)
en Norfolkinsulo
Morto 26-an de februaro 1856 (1856-02-26) (64-jaraĝa)
en Norda Sidnejo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoAŭstralio vd
Familio
Patro Philip Gidley King vd
Patrino Anna Josepha Coombes vd
Infanoj Philip Gidley King vd
Parencoj Elizabeth King vd
Profesio
Okupo mararmea oficiro • ornitologo • botanika kolektisto • hidrografo • esploristo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Veturoj de King

King estis naskiĝinta sur Norfolkinsulo, al Philip Gidley King kaj Anna Josepha King naskiĝinta kiel Coombe, kaj nomiĝis tiele por la mentoro de lia patro, Arthur Phillip, kio klarigas la diferencon en literumado de la antaŭnomoj lia kaj de lia patro. Oni sendis lin al Anglio por eduko en 1796. King eniris en la Reĝa Maroficira Akademio, Portsmouth, en 1802 kaj eniris la Reĝan Mararmeon en 1807 kie li estis komisiita leŭtenanto en 1814.

Ekspedicioj redakti

King estis asignita por inspekti la partojn de la aŭstralia marbordo ne jam ekzamenitaj fare de Matthew Flinders, kaj faris kvar vojaĝojn inter decembro 1817 kaj aprilo de 1822. Inter la 19-vira veturteamo estis Allan Cunningham (botanikisto), John Septimus Roe kaj la indiĝeno Bungaree. La unuaj tri ekskursetoj fariĝis en la 76tuna kutro HMS-Mermaid, sed la ŝipo estis abandonita en 1820.

La admiraleco ordonis King malkovri ĉu ekzistas rivero kiu "verŝajne kondukas al interna navigacio en tiun grandan kontinenton". La Kolonia Oficejo donis instrukciaĵon kolekti informojn pri topografio, faŭno, ligno, mineraloj, klimato, kaj la indiĝenoj kaj la perspektivoj de evoluado komerci kun ili. De februaro 1818 ĝis junio la marbordo estis mezurita ĝis la Golfo Van Diemen kaj ekzistis multaj renkontiĝoj kun indiĝenoj kaj malajaj ŝipoj. En junio la Mermaid vizitis Timoron kaj poste revenis al Sidnejo, alvenante la 29an de julio. Venontan decembron kaj januare King inspektis la ĵus malkovritan Macquarie Harbour en Van Diemen kaj velis en majo 1819 al la Toresa Markolo. King prenis John Oxley ĝis la Hastings Rivero, kaj daŭris por mezuri la marbordon inter Kabo Wessel kaj Golfo Admiraleco. King revenis al Sidnejo la 12an de Januaro 1820.

La kvara vojaĝo de King estis entreprenita en la 154tuna ŝalupo HMS-Bathurst. La ŝipo iris norden, tra Toresa Markolo kaj al la nordokcidenta marbordo de la kontinento. Plia enketo de la okcidenta marbordo estis farita post vizito en Maŭricio. Valoraj kontribuoj estis faritaj al la esplorado de Aŭstralio.

King estis promociita al komandanto en julio 1821, kaj en Aprilo 1823 resendita al Anglio. Li poste komandis la enketoŝipon HMS- Aventuro, kaj en akompano kun HMS Beagle, foruzis kvin jarojn mezurante la kompleksajn marbordojn ĉirkaŭ la Magelana Markolo. La rezulto estis prezentita ĉe renkontiĝo de la Reĝa Geografia Societo en 1831. King posedis posedaĵon ĉe Dunheved en la okcidentaj antaŭurboj de Sidnejo kie li distris Charles Darwin dum la lasta nokto de Darvino en Sidnejo en Januaro 1836.

En februaro 1839, King estis nomumita al la New South Wales Legislative Council (Novsudkimria Leĝdona Konsilio), kaj en Aprilo de la sama jaro estis nomumita loĝantokomisaro de la Aŭstralia Agrikultura Firmao, pozicio kiun li tenis dum dek jaroj. En 1855 King estis promociita al kontradmiralo sur la emerita listo. King iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono.

King estis honorita ĉe la 2-punda poŝtmarko de Aŭstralio en 1963. La aŭstralia indiĝena orkideo Dendrobium kingianum estis nomitaj post li. Ankaŭ la golfo King Sound en la regiono Kimberley de Okcidenta Aŭstralio estis nomita laŭ King kiu esploris la regionon en 1818.

Birdoj nomitaj fare de King estas la jenaj:

Verkoj redakti

  • Extracts from a letter addressed de Capt. Philip Parker King, R.N., F.R.S. kaj L.S., to N.A. Vigors, Esq., on the animals of the Straits of Magellan. Zoological Journal London 3:422-32. 1828.
  • Notes on birds collected by Capt. King in Chile.Proceedings of the Committee of Science and Correspondence of the Zoological Society of London, 1831: 29–30.1831
  • Sailing Directions to the Coasts of Eastern and Western Patagonia, and the Straits of Magellan and the Sea-Coast of Tierra del Fuego, 1832
  • King, P.P. kaj Broderip, W.J., Description of Cirrhipedia, Conchifera and Mollusca, in a collection formed by the officers of H.M.S. Adventure and Beagle employed between the years 1826 and 1830 in surveying the southern coasts of South America, including the Straits of Magalhaens and the coast of Tierra del Fuego. The Zoological Journal, 5: 332–349.1832

Referencoj redakti

  • The Oxford Companion to Ships and the Sea (Oxford, 1976) p. 450
  • 'King, Phillip Parker (1791 - 1856)', Australian Dictionary of Biography, Volume 2, Melbourne University Press, 1967, pp 61–64.
  • Thompson, R. T., 1998 Insect collections made by Captain P.P. King in South America 1826–1830, with a list of some of the beetles Archives of Natural History 25: 331-343

Eksteraj ligiloj redakti