phpBB estas libera programo por retforumo. Ĝi estas programita en la programlingvo PHP kaj subtenas plurajn datumbazojn, ekzemple MySQL, PostgreSQL kaj MSSQL.

phpBB
phpBB 3.0 RC1
phpBB 3.0 RC1

phpBB 3.0 RC1
Aŭtoro James Atkinson
Programisto The phpBB Group
Lasta stabila versio 3.3
(1-a de junio 2020)
Programlingvo PHP
Lingvo(j) plurlingva (54 lingvoj, 15-a de aprilo 2020), eksdata versio ankaŭ en Esperanto
Evoluigstato en evoluo
Programtipo Retforumo
Permesilo GPL
Retejo https://www.phpbb.com
vdr

Historio redakti

Evoluon de phpBB ekis James Atkinson la 17-an de Julio 2000 kun celo provizi simplan retforumon por sia retpaĝaro.

La versio 1 estis oficiale eldonita la 9-an de Decembro 2000.

La versio 2 (kromnomita "Super Furry") estis eldonita la 3-an de Aprilo 2002.

La versio 3 (kromnomita "Olympus") estis oficiale eldonita la 13-an de Decembro 2007.

phpBB kaj Esperanto redakti

Ne ekzistas oficiala Esperanta traduko de phpBB.[1] Ekzistas tamen neoficiala, nekompleta komunuma traduko farita en 2007.[2]

Referencoj redakti

  1. Language Packs (angle). Alirita 2020-04-15.
  2. Esperanto translation of phpBB (angle) (20017-02-29). Alirita 2020-04-15.

Eksteraj ligiloj redakti