La piŝtofluto, ankaŭ lotusflutoglitfluto, estas ligna blovinstrumento. Tiu ĉi ferma labiofluto ŝanĝas sian tonalton post manipulado de tirstango, kiu movas piŝton en cilindra tubo. La ekblovado principe samas kun tiu de bekfluto.

Piŝtofluto sekce ilustrita:1-aerfendo; 2-labio; 3-resonujo; 4-movebla piŝto; 5-tirstango; 6-tubo
Piŝtofluto.

Ludmaniero redakti

Tirante kaj maltirante la stangon oni variigas la longecon de la resonanctubo, ŝanĝante tiel la tonaltecon. Eltirado de la tirstango pligrandigas la resonancospacon. Pli malgranda resonaclongeco generas pli altan tonon ol pli malgranda. Ĉi tiu tekniko ebligas ankaŭ je ludado de fluto glitsonojn kiel ekz. je la trombono.

Uzado redakti

La glitsona efekto de falanta tonalto (dealte-malalten) estas ege ŝatata kiel akompana filmmuziko ĉe desegnitaj filmoj, kiam aĵo defalas malsupren. Male oni utiligas alteniĝan glitotonon por sonilustri suprenflugaĵon.