Pianego estas konstruformo de piano. Ĝia korpo konsistas i.a. el kadro tenanta la kordojn kaj resonancplanko kaj kuŝas horizontale sur tri gamboj. Per ĉi tiuj li atingas totalan altecon de ĉirkaŭ 1,4 metroj.

Steinway-koncertpianego
Skema sistemo de koncertpianego laŭ transversa sekcaĵo

La formo de la korpo similas al birdoflugilo, pro kio la germanoj nomas ĝin „Flügel“ (flugilo). Ĉi tiu formo jam estis normo ĉe klaviceno. Ĉe la rekta finaĵo de la korpo troviĝas klavaro, mekaniko kaj agordotrabo. La kesto estas fermita per kovrilo, kiu estas malfermebla por pli bone ellasi la sonon. La konstruaĵo, ĉe kiu estas aligitaj la pedaloj, nomiĝas „liro“, ĉar ĝi ĉe pli antikvaj instrumentoj estas laŭforme konstruita kiel la samnoma greka kordinstrumento

Dum kiam la rekta formo de piano, la pianeto, pro spaco- kaj kostoŝparo prefere staras en privataj hejmoj kaj lernejoj, la pli forte sona pianego estas la instrumento por profesiuloj kaj por koncertoj.

Nomigo redakti

La nomo pianego (memkonstruita vorto de la aŭtoro) laŭas la anglan nomon grand piano, laŭ PIV: koncertpiano. Aliaj nomoj estas vostpiano (laŭ la franca piano à queue) aŭ fortepiano. Ĉilasta nomo devenas de la itala kaj signifas, ke per la instrumento oni povas ludi en ĉiu ajn laŭteco. Ĉar ankaŭ en Esperanto ekzistas la radikoj fort- kaj pian-, la uzado de fortepiano estas malkonsilinda.

Eroj redakti

Korpo redakti

La mallarĝiĝanta malantaŭa finaĵo de la korpo estas kialo por la nomo vostpiano. La korpo estas la portanta elemento de ĉiuj eroj de pianego. La kovrilo de pianego estas malfermebla kaj laŭbezone forprenebla, kio prosperigas la disradiadon de la sono en la spacon. La videblaj partoj de la korpo estas tegataj aŭ per poliesterlako (plejparte nigra, malpli ofte blanka aŭ kolora) aŭ per tavolligno.

La surigo de la lako en pluraj tavoloj kaj precipe la polurado ĝis brilego tipa por pianego estas laboro de specialistoj: ĝi estas danĝera pro la flamiĝemaj polurpolvoj kaj oni povas fari ĝin nur en speciale ekipitaj metiejoj.

Gisferoplato redakti

La gisferoplato estas la subtena elemento en la interno de pianego. Ĝi eltenas tirforton pezantan sur ĝi pro la kordoj de 150.000 ĝis 250.000 neŭtonoj. Pli frue oni gisis ĝin nure en sabloformujoj, ekde kelkaj jaroj oni ankaŭ produktas ĝin per vakuoprocedo.

Resonancplanko redakti

La resonancplanko, kiu esence kontribuas al sonkaraktero de instrumento, situas malsupre de la kordoj sur resonancplanka kuŝejo. Ĝi konsistas el piceoligno (ĉ. 10 mm dika). La resonancplanko estas supren volbita. Ĝian volbaĵon stabiligas malsupraflanke aligitaj resonancplankaj ripoj.

Agordotrabo redakti

La agordotrabo troviĝas en la antaŭa parto de la korpo kaj tenas la agordokejlojn, per kiuj oni agordas la kordojn. Ĝi estas farita el tabule fermgluita malmola ligno (de sangofago, acero). Ĉe modernaj pianegoj gisfera plato tegas la agordotrabon. Tio plibonigas la tenadon de la agordo.

Klavaro redakti

 
Skema ilustraĵo de klavaro (septimo)

Ĉiu oktavo havas po 7 ĉeftonojn kaj po 12 duontonajn paŝojn. Por ĉiu ĉeftono (C-D-E-F-G-A-H, do la tonoj de la C-maĵora gamo) ekzistas blanka malsuproklavo (pli frue tegita per eburo, nuntempe per plasto), por la kromtonoj ekzistas kvin pli mallongaj nigraj suproklavoj (ankaŭ nuntempe ĉe laŭkvalite pli valoraj ekzempleroj ankoraŭ el ebono). Pianegoj kutime havas 88 klavojn, (7¼ oktavojn).

Ludmekaniko redakti

La ludmekaniko de pianego transmisias la forton de la klavo sur martelo, kiu ekfrapas la kordojn. La marteloj konsistas el ligna kerno kaj sub streĉo muntita sur tiu presita feltotavolo el longfibraj lanfadenoj; ili ekfrapas la kordojn ekde malsupre. La dampiloj estas forlevitaj de la kordoj mallonge antaŭ la ekfrapo. Post malprenado de la klavoj ili revenas en la elirpozicion kaj per tio dampas la tonon. La partoj de la pianegomekaniko estas faritaj el karpeno, acero, betulo, tavolligno kaj parte ankaŭ el plasto. Unuan fojon en la historio ĉirkaŭ 1700 Cristofori enkonstruis en klavicenmekanikon ledotegitajn marteletojn anstataŭ plumtubaj plukiloj, tiel ke oni povis ludi mallaŭte (it.: piano) kaj laŭte (it.: forte): Jen naskiĝis la fortepiano. Poste nur en 1825 Sébastien Érard faris pluan evolupaŝon en la pianomekaniko kaj konstruis la t. n. ripetmekanikon, je kiu ĉe la „martelruleto“ samtempe alkuŝis la „puŝlameno“ kaj la „latero“, kio ebligis rapidan tonripetadon kun minimuma klavomovo. Ĉi tiun econ ne havas mekanikoj de starpianoj, sed nur vostpianoj. Ekde Erard ja okazis unuopaj plibonigoj de la mekaniko, sed neniu grava evolupaŝo.

Kordoj redakti

Pianego havas ĉirkaŭ 230 ŝtalkordojn: en diskanta kaj meza pozicio po tri kordojn por tono (kordoĥoro), en baspozicio po 1, 2 aŭ 3 kordojn ĉirkaŭvolvitan per kuprodrato (pli frue ankaŭ per latuna aŭ fera drato) por tono. Ĉe konstruado de pianego kalkulado de la kordomezuroj (longeco, dikeco, streĉo ktp.) estas grava laboro por la sonkaraktero de instrumento (malharmoneco).

Liro kaj pedaloj redakti

 
Liro kun pedaloj

La konstruero, en kiu estas muntitaj la pedaloj, nomiĝas faklingve „liro“, ĉar ĝi ĉe pli antikvaj instrumentoj estas laŭforme konstruita kiel la samnoma greka kordinstrumento. La pedaloj influas la sonon de tono:

  • Per la dekstra pedalo oni forlevas ĉiujn dampilojn de la kordoj, tiel ke ĉiu tono plusonas post ekfrapado kaj malprenado de klavo. Krome kunsvingas la nun maldampitaj kordoj de aliaj tonoj, kiu donas al la piano pli plenan, murmuran, sed ankaŭ nebulan sonon.
  • La mezan („sostenuto-“)pedalon („toneltena pedalo“) patentigis Steinway & Sons en 1875, kaj preskaŭ ĉiuj fabrikantoj de pianegoj norme instalas ĝin. Ĝi servas por la eltenado de unuopaj tonoj. La dampiloj de la klavoj, premitaj dum la momento de la pedalpremado, restas supre – ankaŭ kiam oni malpremas la klavojn, dum kiam ĉiuj aliaj dampiloj plutenas siajn poziciojn (kuŝantaj sur la kordoj). Ĉi tiun pedalon oni bezonas precipe en pianomuziko el la 20-a jarcento.
  • Ekfunkciado de la maldekstra pedalo („forŝovopedalo“) forŝovas dekstren la tutan klavaroj kun la mekaniko, tiel ke la marteloj jam ne trafas sur ĉiujn tri kordojn de kordoĥoro, pro tio ankaŭ la nomo una corda („unu kordo“). Krome ĉe forŝovado aliaj lokoj de la martelofelto trafas sur la kordojn. Kelkaj produktantoj ankaŭ aparte „intonacias“ ĉi tiujn lokojn ĉe la martelkapo koncerne la sonon ĉe premita maldekstra pedalo (forŝovado) - do fakulo (intonaciisto) prilaboras ilin ekz. per intonacipingloj. El tio rezultas ŝanĝita sonkoloro samkiel li malalta laŭteco.
  • La fabrikanto Fazioli ofertas por sia versio 308 kvaran pedalon, kiu samkiel la mallaŭtpedalo ĉe pianeto kondukas la martelojn pli proksimen al la kordoj kaj per tio plifaciligas la mallaŭtludadon, sen ŝanĝi la sonkoloron kiel la forŝovpedalo.

Konstrutipoj redakti

Pianegojn oni konstruas en multaj diversaj grandecoj. Jen malnorma kategoriigo:

  • etmezura pianego (longeco: ĉirkaŭ 1,4 m ĝis 1,8 m)
  • atelierpianego (longeco: ĉirkaŭ 1,9 m)
  • salonpianego (longeco: ĉirkaŭ 1,8 m ĝis 2,1 m)
  • duona koncertpianego (longeco: ĉirkaŭ 2,1 m ĝis 2,4 m)
  • koncertpianego (longeco: ĉirkaŭ 2,4 m ĝis 3,06 m, la „klasika“ longeco de koncertpianego estas ĉirkaŭ 2,75 m)

La etmezura pianego aperis en la 19-a jarcento, kiam muzikado kutimiĝis ankaŭ en la burĝaro kaj ekestis granda bezono pri instrumentoj. En la kasteloj de la nobeloj estis sufiĉe da spaco por prapianoj longaj ĝis 3 m, sed ne en la pli malvastaj loĝoĉambroj de la burĝoj. Pro tio oni senhezite mallongigis malnovajn longajn instrumentojn. Tio kompreneble necesigis ankaŭ ŝanĝo de la kordigo – pli mallongaj, sed pli dikaj kordoj - en la malsupra meza pozicio kaj en la basa pozicioj. Unuan etmezuran pianegon konstruis firmao Ernst Kaps Klavierfabrik AG en la jaro 1865. Ĝenerale la larĝeco de pianegoj estas ĉirkaŭ 150 cm.

Famaj produktantoj redakti

Famaj produktantoj de pianegoj estas (laŭ alfabeta vico): Bechstein, Blüthner, Bösendorfer, Fazioli, Feurich, August Förster, Grotrian-Steinweg, Ibach, Kaps, Kawai, Petrof, Pfeiffer, Sauter, Schiedmayer, Schimmel, Seiler, Steingraeber & Söhne, Steinway & Sons, Yamaha, Young Chang.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti